Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 février 2016 4 04 /02 /février /2016 14:23
Eric Gaillard – Reuters
Eric Gaillard – Reuters

04/02/2016

Internacia Amnestio petas de Francio, ke ĝi pruvu la necesecon pluigi la urĝan staton. Ties efektivigo okazigis « misvojiĝojn » laŭ la NRO.

La urĝa stato « tumultigis centojn da vivoj », denuncas ĵaŭdon Internacia Amnestio Francio, kiu petas de la parlamentanoj, ke ili ne pluigu la aranĝojn alprenitajn post la atencoj de la 13a de novembro.

Tiu aranĝo ebligas interalie plenumon de traserĉadoj kaj decidon de hejmarestoj, sen antaŭkonsento de juĝisto, aranĝoj kelkafoje aplikataj laŭ arbitra kaj perfortema maniero, laŭ "Amnestio".

La urĝa stato, dekretita post la parizaj atencoj, plifortigas la policajn potencojn, kaj ebligas hejmarestojn, administraciajn traserĉadojn tage kaj nokte, aŭ malpermeson de kolektiĝoj.

En du monatoj, pli ol 3000 traserĉadoj estis plenumitaj, 400 personoj pridemanditaj, 400 hejmarestitaj laŭ la ciferoj de la ministrejo pri Internaj aferoj.

Laŭ "Amnestio", tiuj « perfortemaj urĝaj aranĝoj», interalie la noktaj traserĉadoj kaj hejmarestoj, malrespektas la rajtojn de centoj da viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj fariĝas traŭmatizataj kaj stigmatizataj ».

« Malobservoj pri homaj rajtoj »

Kadre de la raporto publikigita jaŭdon, la NRO intervjuis 60 personojn, kiuj « pliparte deklaris ke tre drastaj aranĝoj estis aplikataj kun tre malmulte, eĉ neniu klarigo, kaj kelkafoje ekscesa uzado de perforto ».

Kelkiuj konfidis al la NRO « ke la stigmatizado ligita al traserĉadoj kondukis ilin al maldungado ». « Plivastigitaj ekzekutivaj potencoj, kun tre malmultaj kontroloj pri ties aplikado, okazigis tutan serion da malobservado de homaj rajtoj » en Francio, denuncis John Dalhuisen, direktoro de la fako Eŭropo kaj Centra Azio ĉe "Internacia Amnestio".

Tamen, tiuj aranĝoj « akiris nur tre malmultajn rezultojn, kio starigas demandon pri ilia proporcieco », mencias la NRO.

« Ni ne komprenas kiamaniere la francaj aŭtoritatoj povus pretendi, ke temas pri proporcia respondo al la minacoj, kiuj pezas sur ili », li aldonas.

Rezignado

"Amnestio" raportas ke, laŭ la aŭtoritatoj, « la 3242 intervenoj efektivigitaj dum la antaŭaj monatoj ebligis nur kvar antaŭenketojn pro deliktoj ligitaj al terorismo, kaj 21 enketojn pro « apologio al terorismo », kun konfuzaj difinoj ».

« Pro malĉeesto de kontentigaj garantioj », "Internacia Amnestio" petas de la francaj aŭtoritatoj, ke ili rezignu pri la urĝa stato.

« Internacia Amnestio petas de la franca registaro, ke ĝi rezignu al propono de pluigo de la urĝa stato, krom se ĝi povas demonstri ke la situacio kion ĝi spertas, konstituas tiel esceptan publikan danĝeron, ke ĝi minacas la nacian ekzistadon », legeblas en la raporto.

Dum la registaro deziras pluigi tiun esceptan reĝimon por tri monatoj post la 26-a de februaro, kaj enskribi ĝin en la Konstitucion, la urĝa stato kaj ties aplikado estigas multajn kritikojn de asocioj pri defendo de homaj rajtoj, de la Rajto-Defendanto kaj eĉ de UN kaj Eŭropa Konsilio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }