Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 février 2016 3 03 /02 /février /2016 15:54

03/02/2016

Aŭstralio rigidigas sian mirgradpolitikon. Pli ol 260 azilpetantoj estos elpelitaj de la lando, kaj senditaj en koncentrejon instalitan sur la insulo Nauro. Tiu malgrandega Respubliko en la Pacifiko akceptas la migrantojn de Aŭstralio.

La justico rifuzis ĉi-matene al Bangladeŝanino, kiu akuŝis en Aŭstralio, la rajton restadi en la lando.

«Leĝo estas afero, moralo estas tute alia afero, indignas Daniel Webb, ŝia advokato. Tio estas fundamente malbona kondamni tiujn homojn al terura vivo en malgrandega insulo : streko per skribilo sufiĉos, por ke la ĉefministro faru belan geston».

Inter la personoj senditaj al Nauro, figuras cento da beboj kaj infanoj, el kiuj 5-jaraĝa knabo, kiu ŝajne estis seksperfortita sur la insulo.

Sed la ĉefministro persistas:

«Neniu dubo, plu asertas Malcolm Turnbull. Se ni volas garantii la sekurecon de niaj landlimoj, se ni volas, ke la homoj ĉesigu droni en la maro, se ni volas plu ebligi akceptadon de Sirianoj, de 12.000 kromaj rifuĝintoj devenantaj de persekutataj malplimultoj, tiam ni devas ebligi fortan protektadon de niaj landlimoj, kaj la registaro plenumos tion firme».

Aŭstralio plenumas migradpolitikon tre drastan: la boatoj de migrantoj estas forpelitaj marvasten kaj tiuj, kiuj tamen sukcesas, estas delokitaj en tri koncentrejojn sur malproksimaj insuloj.

http://fr.euronews.com/2016/02/03/australie-la-justice-renvoie-les-migrants-dans-le-cauchemar-des-camps-de/

https://www.youtube.com/watch?v=b4hTOVoAx8U

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }