05/02/2016
Ekstreme malamika ago kontraŭ la rifuĝintoj okazis : tri brulboteloj estis ĵetitaj kontraŭ akceptejo por migrantoj centre de la lando, ĵaŭdon tre frumatene. 80 personoj troviĝis en la akceptejo sed neniu estis vundita. 25-jaraĝa viro estis arestita.
Pekka Annala estas la direktoro de la akceptejo. « Mi ripetas, tio estas terura evento, li asertas. Tio estas ankaŭ tre malĝoja. Mi kondamnas tian sintenon kaj esperas, ke ĉiuj faros la samon. Tia atako havas neniun senson. Ataki lokon, kie familioj vivas kun infanoj… Kion misfaris tiuj rifuĝintoj? Nenion! Tia ago devas ĉesi ».
Finnlando, situanta ĉe la fino de la vojaĝo de la rifuĝintoj venintaj de Sirio aŭ Irako, akceptis 32.000 personojn en 2015, historia cifero. La finnlanda prezidento, kiu deziris montri ekzemplon, proponante gastigi familiojn en sia hejmo, retropaŝis, elvokante sekurecajn kialojn.