Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 décembre 2015 6 26 /12 /décembre /2015 23:05
"Araboj eksteren!" en la korsika lingvo
"Araboj eksteren!" en la korsika lingvo

26/12/2015

Preĝeja salono ruinigita, Koranoj parte bruligitaj, restoracio kebabo detruita : tio estas la signoj de punekspedicio plenumita ĉi-vendredon vespere en Korsiko, en la kvartalo “Jardins de l’Empereur” (Ĝardenoj de la Imperiestro) en Ajaccio.

Pluraj centoj da personoj iris al tiu tikla kvartalo por « trovi la aŭtorojn de agreso, kiu celis fajrobrigadistojn, pasintan nokton ».

Dalil Boubakeur, rektoro de la "Granda moskeo de Parizo", kaj prezidanto de la "Franca Konsilio de la Islama kulto" petis de ĉiuj, ke ili kondamnu « tiujn aĉajn agojn ».

« Estas netolereble, ke sur Respublika teritorio, kelkaj faras justicon per si mem, kaj anstataŭigas la nacian policon por trovi la aŭtorojn de agreso kontraŭ fajrobrigadistoj », deklaris Christophe Mirmand, prefekto de Korsiko.

Du fajrobrigadistoj kaj policisto estis vunditaj dum la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo. Ili estis atakitaj per pafaĵoj fare de multaj kapuĉaj junuloj de tiu kvartalo, laŭ François Lalanne, sub-prefekto de Korsiko.

Vendredon, centoj da personoj kolektiĝis antaŭ la prefektejo por esprimi sian subtenon al la fajrobrigadistoj, kaj policistoj. Tiu manifestacio degeneris kaj fariĝis venĝo kun la krioj : « Araboj eksteren! ».

La franca ministro pri internaj aferoj, Bernard Cazeneuve, denuncis « netolereblajn ekscesojn, kun etoso de rasismo kaj ksenofobio ».

Ankaŭ la Ĉefministro, Manuel Valls, kondamnis « neakcepteblan profanadon » kaj « netolereblan agreson de la fajrobrigadistoj »

La tute nova naciisma prezidanto de la "ekzekutiva konsilio de Korsiko", Gilles Simeoni, kondamnis tiujn « rasismajn agojn » kaj esprimis sian subtenon al la fajrobrigadistoj, opiniante – en la korsika lingvo - ke la aŭtoroj de la agresoj de ĵaŭdo vespere devus honti pri si mem.

En Francio, la kontraŭ-islamaj agoj kaj minacoj kreskis de 281% dum la unua jarduono 2015, kompare kun la sama periodo en 2014, laŭ la "Nacia observejo kontraŭ islamofobio".

Video : Korsiko : la video, kiu timigas la islamanojn de Ajaccio

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }