Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 décembre 2015 7 27 /12 /décembre /2015 15:06

27/12/2015

Pli ol 300 afrikaj migrantoj provis atingi Hispanion dank’ al la enklavo de Ceŭto ĉi-vendredon 25an de decembro matene, naĝante aŭ eskaladante la landliman barilon en Maroko. Rezulto : du migrantoj mortis kaj 120 estis interkaptitaj de la aŭtoritatoj.

Tiu amasa alveno da migrantoj ne surprizas la kunordiganton de la "Konsilio de sub-saharaj migrantoj de Maroko". Laŭ Camara Laye, tiuj migrantoj vivas en tre malfacilaj kondiĉoj en Maroko. Kaj la kondiĉoj de akceptado en Hispanio ne estas pli bonaj.

« Ni ne eĉ povas vere paroli pri akceptado, kritikas Camara Laye. Taŭga akcepto postulas dignon. En la akceptejoj, lokoj kun adekvataj sanitaraj kondiĉoj ne plu ekzistas. Ĉiu individuo aspiras al pli bonaj vivkondiĉoj. Ili venas ĉi tien, ĉar la situacio estas malfacila. »

Represio

Post kampanjoj da senkompata represio dum tiuj pasintaj monatoj en la enklavo de Melila, la migrantoj elektas nun nordon de Maroko, por atingi la eŭropan teritorion, analizas la kunordiganto de la "Konsilio de sub-saharaj migrantoj de Maroko".

« En la nordaj urboj, en Tanĝero ekzemple, vendredon okazis serĉesplorado : oni kaptas la homojn, oni elpeladas ilin tuj al sudo. Ĉar la celo de la maroka polico estas elpeladi la migrantojn, kiel eble plej malproksimen de la landlimoj, li eksplikas. Por ni, estas klare ke tio ne estas la solvo. Tio estas konsekvenco de la eŭropa politiko. Eŭropa Unio fakte premas Marokon, ke ĝi malproksimigu la migrantojn. Tamen tio ne estas la solvo. »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }