25/12/2015
En Belgio, du el la sep nukleaj reaktoroj de la lando estis haltigitaj tiujn pasintajn tagojn pro diversaj paneoj. La belga infrastrukturo estas dividita en du areoj, instalitaj antaŭ tridek kaj kvardek jaroj. Sed la aĝo de la instalaĵo ne eksplikas ĉion.
Kvankam tiuj paneoj kaŭzis haltigon de du nukleaj reaktoroj en Belgio, la incidentoj ne estas konsiderataj kiel aparte gravaj. Sabaton, elektro-panelo ekflamiĝis akcidente, en la reaktoro numero 1 de la valona centralo de Tihange, borde de la Mozo. Tagon antaŭe, likado de neinfektita akvo ĉe la reaktoro 3 okazis en la flandra centralo de Doel, borde de la Skeldo. Dum la ripartempo, kaj atendante permeson de La "Belgaj aŭtoritatoj pri nuklea sekureco", tiuj ambaŭ reaktoroj estis malkonektitaj de la reto.
Ripetitaj paneoj
La oftaj paneoj komencas maltrankviligi la apudloĝantojn, la publikon kaj la belgajn estrojn. Ekzemple, antaŭ tri jaroj, oni malkovris fendetojn en la kuvoj de Tihange 3 kaj Doel 2.
Temis fakte pri oksigenaj vezikoj, kaŭzitaj de difektaĵo de la nederlanda konstruisto. Relanĉitaj en 2013, ili estis denove haltigitaj jaron poste, dum ili apenaŭ ekfunkciiĝis.
La manko de fidindeco de la sistemo, kiu devas provizi duonon el la elektro-bezonoj de la reĝlando, estas des pli zorgodona, ke la federala registaro prokrastis la finon de atomenergio al 2025.