Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 décembre 2015 1 21 /12 /décembre /2015 20:08
Japanio : Fukuŝimo : laŭ Tepco, la kosto kaj la daŭro de la malmuntado estas neprognozeblaj

21/12/2015

La laboroj pri malmuntado de la centralo de Fukuŝimo daŭras de post la akcidento de la 11a de marto 2011. Sed ili estas tiel kompleksaj, ke prognozo pri kosto estas neebla koncerne sekurecon de la areo.

Tion deklaris Masuda Naohiro al la novaĵagentejo "Associated Press" dimanĉon 20an de decembro. La respondeculoj pri riparado de la centralo akcidentita en 2011, eĉ asertas ke ili ignoras, ĉu la novaj robotoj kapablos esploradi la rompitaĵojn de la fanditaj reaktoroj, kies celo estas bilanci pri la nunaj radiologiaj reakcioj. Reakcioj, kiuj plu provokas radioaktivajn ellasaĵojn kaj generas varmon ĉirkaŭ 100°C en la inunditaj kuvoj entenantaj la atombrulaĵon.

Masuda Naohiro, kiu laŭ li, laboras en « militareo », asertas ke la rompitaĵoj de la reaktoroj estas nelokalizeblaj. Li ankaŭ opinias, ke « nova eltrovita scienco necesos por komenci la purigadon »

La subteraj akvotavoloj, la ĉirkaŭa aero de la centralo, kaj la Pacifiko estas plu poluataj ĉiutage de la radioaktiveco de la areo.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }