21/12/2015
Tio estas malbona semajno por "Samsung", la sud-koreia elektronika giganto : post la impresa ŝtelo (36 milionoj da dolaroj) en brazila uzino, kaj anonco de malkreskanta jarkvarona profito, usona NRO akuzas ĉinan liveranton de smartfonoj, ke ĝi laborigas infanojn en siaj uzinoj. Tiuj akuzoj ne estas la unuaj koncerne la sud-koreian entreprenon, kiu promesis ĉesigi tiujn praktikojn.
Almenaŭ kvin infanoj, kaj sendube multe pli, laboris por "Ŝenjang", ĉina liveranto de "Samsung", akuzas la usona NRO "China Labor Watch" en publikigita raporto.
Laŭ la enketo, plenumita de aktivulo alivestita kiel laboristo, tiuj infanoj aĝaj de 14 ĝis 15 jaroj ofte laboras po 11 horojn dumnoke, kunmetante komponantojn de smartfonoj, kontraŭ 0,9 eŭroj (1,20 dolaroj) hore – tio estas duono el la salajro de plenkreskulo. La NRO asertas, ke la laboristoj de tiu uzino bazita sude de Ĉinio, ricevas nek instruadon pri sekureco, nek protekto-materialon.
Tiuj kritikoj aperas dum pasintsemajne, la elektronika firmao, plej potenca en la mondo, asertis ke kontrolo en 200 el siaj ĉinaj liverantoj, montris ke neniu infano tie laboris. "Samsung" do estas akuzata de la NRO, ke ĝi provas aperi kiel respondeca entrepreno, sed ne agas por ĉesigi tiujn kontraŭleĝajn praktikojn.
La sud-koreia kompanio tuj reagis. Ĝi promesis enketi kaj plenumi « taŭgajn aranĝojn »
http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20140711-fournisseur-samsung-accuse-faire-travailler-enfants