Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 décembre 2015 1 14 /12 /décembre /2015 22:37
Burundo : haltigi la prezidenton Nkurunziza

14/12/2015

Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, la 21an de julio 2015. MARCO LONGARI/AFP PHOTO

Post la atako, vendredon 11-an de decembro en Buĵumburo, de tri militistaj kampoj, la registaro komencis « purigan » operacon. Preskaŭ 90 mortintoj, laŭ la armea porparolanto. Terura kaj sanga netolerebla represio, asertas la ĉefartikolisto de la retpaĝaro ledjely.

Kiel antaŭe en Ruando, tio, kio okazas en Burundo atentigas la homaron. Precipe post tio, kion spertis la ĉefurbo Buĵumburo ĉi-semajnfine. Post la teruraj bildoj de korpoj kovrantaj la ĉefurbajn stratojn, kiujn la reĝimo rapidis enterigi, ni ne plu povas heziti, sen risko de peko pro helpomanko al endanĝerigitaj personoj. Ĉar, post la sanga kaj terura represio, kiu frapegis la kontestantajn kvartalojn de Buĵumburo, post la armitaj atakoj plenumitaj kontraŭ tri militistaj kampoj de Buĵumburo, neniu dubo plu eblas. Se tiu kadenco daŭras, Nkurunziza kaj ties proksimuloj pretas ekstermi ĉiujn, kiuj estas politike kaj etne malsimilaj al ili. Kaj, kvazaŭ posedataj de la diablo mem, ili ŝajne cedas al neniu premo.

Masakro en indiferenteco

La sceno estas kutima. Dum Burundo nehaltige enprofundiĝas en enlandan militon aŭ genocidon, la mondo kontentiĝas je fora observado. Dum en Buĵumburo la civitanoj elhejmiĝas por esti ekzekutitaj per kuglo en la kapon, antaŭ edzinoj kaj gefiloj, de Adis-Abebo ĝis Parizo, kaj Vaŝingtono kaj Novjorko, oni plu demandas sin kian sintenon alpreni. Tiel, dum la burundanoj ĝenerale, kaj tiuj precipe, kiuj naive kredis ebla, kontraŭstari la reĝimon, travivis inferan semajnfinon, nur kutimaj principaj kondamnoj okazas. Pasiveco, pri kio Pierre Nkurunziza, ribelo fariĝinta politikulo, ja profitas por masakri…

Fakte, oni demandas sin, kio okazas en tiu malgranda lando de la Grandaj Lagoj. Ĉar, ekde kiam la krizo komenciĝis, pasintan aprilon, per manifestacioj kontraŭ la tria mandato, oni sentis indiferentecon de la internacia komunumo. La opozicio ne hezitis alfronti policistojn, militistojn kaj milicanojn. Sed neniam, kiel okazas samcirkonstance, eĥo ekzistis nivele de la internacia komunumo. Tiu ĉi, kvankam alarmaj signoj ĉiam estis senditaj el Burundo, lasis putri la situacion. Tiel, Pierre Nkurunziza sukcesis, uzante timigan represion, trudi sian balotan maskeradon.

Burundo : haltigi la prezidenton Nkurunziza

Permeso mortigi

Malbone reelektita, sed kalkulante pri sia mortiga maŝino, Nkurunziza obstine rifuzis rekomenci dialogon kun siaj opoziciuloj, kiel esperis kelkaj okcidentaj kancelarioj kaj multaj afrikaj instancoj. De tiam, vidita kaj sciigita de la tuta mondo, kiun li senĉese defias, li disvolvas satanan planon, kiun ŝajne li lerte ellaboris, kaj kies celo estas detruado de la opozicio pafekzekutante sisteme ĝiajn membrojn.

Nkurunziza kaj ties defendantoj sin sentas tiel komforte, ke ili komencis silentigi la sendependajn amaskomunikilojn, kiuj povus diskonigi la teroron, kiun ili trudas al la lando. La civitanoj, kiujn ili senkompate ekzekutis ĉi-semajnfine, kaj kies nombro certe superas tiun anoncitan de la armea porparolanto, konsistigas nur novan paŝon en la trudita marŝado al genocida infero. Pruvo, ke ia doloriga pasinteco revenas fantomi en Buĵumburo kaj ties belaj montetoj.

http://www.courrierinternational.com/article/burundi-il-faut-stopper-le-president-nkurunziza

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }