Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 décembre 2015 1 14 /12 /décembre /2015 08:50
Paca manifestacio, kolektanta judojn kaj katolikojn, en Székesfehérvár (Hungario) la 13an de decembro 2015. Bildo:AFP
Paca manifestacio, kolektanta judojn kaj katolikojn, en Székesfehérvár (Hungario) la 13an de decembro 2015. Bildo:AFP

14/12/2015

Preskaŭ 300 personoj, el kiuj la usona sendito kontraŭ antisemitismo, manifestaciis sabaton centre de Hungario alvoke de judaj organizaĵoj kontraŭ starigo de statuo de ministro, elpensito de kontraŭjudaj leĝoj dum la 1930-aj jaroj.

La manifestaciantoj paŝis silente, kun torĉo enmane, apud la loko kie estas planite inaŭguri statuon laŭ originala staturo de tiu ministro, Balint Homan. Homan petis ankaŭ deportadon de la hungaraj judoj en 1944.

Preskaŭ 600.000 hungaraj judoj mortis en la naziaj ekstermejoj.

« Neniu pravigo »

« Politikulo malkaŝe kontraŭjudisma kaj faŝisma, ne havu statuon ie ajn en tiu lando », ĵetis al la homamaso Andras Heisler, ĉekape de la plej granda juda organizaĵo de Hungario, la Federacio de la judaj hungaraj komunumoj (Mazsihisz).

Hungario : opozicio kontraŭ statuo de faŝisma ministro

Repagi la publikan monon

La promociantoj de la statua projekto, kies membroj estas ligitaj al la ekstremdekstra partio Jobbik, ricevis monon de la Ŝtato kaj municipo.

Sed vendredon, la urbestro de Szekesfehervar, membro de la dekstra partio de la Ĉefministro Viktor Orban, petis de la Fondaĵo Balint Homan, ke ĝi « reviziu » sian projekton, kaj repagu la publikan monon. La organizaĵo ne ankoraŭ respondis.

La registaro Orban estas ofte akuzata, ke ĝi protektas la agojn de ekstremdekstro kaj minimumigas la komplicecon de la hungara Ŝtato en la deportado de judoj.

http://www.tdg.ch/monde/Opposition-contre-une-statue-d-un-ministre-fasciste/story/18064470

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }