/image%2F0553642%2F20150506%2Fob_96aa57_burundo.jpg)
06/05/2015
La 4an de majo, la burunda polico pafis per veraj kugloj kontraŭ la manifestaciantoj kiuj kontestas trian mandaton por la prezidento Pierre Nkurunziza, okazigante kvar mortintojn. Ĉi-matene, la konstitucia kortumo de Burundo tamen validigis lian kandidatecon.
« Kiom da mortintoj estos plu bezonataj antaŭ ol la prezidento Pierre Nkurunziza saĝiĝu? Ĉu estas vere malfacile diri al sia popolo : « Mi komprenis vin, mi rezignas trian mandaton por konservi pacon kaj stabilecon de la lando? Sed, evidente, la pastoro-prezidento ne kapablas rezigni. Same kiel iu ajn diktatoro, li ne rezignos. Li plu antaŭeniros, tion ni nun scias. »
La ĉefartikolo de la burkina ĵurnalo Le Pays (La lando) ĉi-matene estas antaŭaverta. Dum la ĵurnalo estis apenaŭ aperinta, ni eksciis ke la Konstitucia kortumo de Burundo validigis la pridebatitan kandidatecon de la Ŝtatĉefo Pierre Nkurunziza al tria mandato. La decido estis subskribita de ses juĝistoj el sep. La vic-prezidento de la Kortumo rifuzis subskribi kaj fuĝis la landon, denuncante « premojn » kontraŭ la Kortumo, en la celo akiri validigon de la kandidateco, raportas unu el la maloftaj liberaj amaskomunikiloj de la lando, Iwacu.
/image%2F0553642%2F20150506%2Fob_ec1fdd_burundo.png)
Skribita de ties ĉefartikolisto, Iwaku priskribas « ŝippereon ». « Burundi enprofundiĝas en perforton. Tio estas des pli malĝoja, ke tiuj eventoj estis antaŭvideblaj. Multaj voĉoj atentigis la aŭtoritatojn : partneroj de Burundo, civitanaro, katolika Eklezio kaj eĉ membroj de la reganta partio », skribas Antoine Kaburahe. « Kiel respondo, daŭras la ĵurnalisto, la potenco ignoris la alvokojn al saĝeco, silentigis la malkonkordajn voĉojn eĉ ene de sia partio. Ni spektis multajn eksigojn, ĝis en la proksima rondo de la Ŝtatĉefo. De post la anonco de la tria kandidateco de la prezidento Nkurunziza, la lando malrapide vivas, la servoj kaj la foiroj malvigle funkcias. Tio estas lasta frapo kontraŭ jam agonianta ekonomio ».
Kaburahe konkludas : « Krom lastminuta revigliĝo, Burundo, same kiel freneza ŝipo, navigas al neevitebla ŝippereo ».
http://www.courrierinternational.com/article/burundi-nkurunziza-candidat-dans-le-sang