Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 novembre 2015 1 23 /11 /novembre /2015 14:20
Usono : Laŭ la brita ĵurnalo « The Guardian», mil personoj mortigitaj de la polico en 2015

23/11/2015

Laŭ la brita ĵurnalo « The Guardian », la usona polico mortpafis 1000 personojn de post la komenco de 2015. Cifero, kiu intervenas en plena nacia debato pri la policaj perfortoj.

Ili estas mil. Mil personoj mortigitaj de post la komenco de 2015 fare de la usona polico, laŭ la brita ĵurnalo « The Guardian », kiu mastrumadas datumbazon pri tiu temo. Tiu terura sojlo estis atingita dimanĉon, kiam viro estis mortpafita en Oakland (Kalifornio), ĉar li minacis policistojn per falsa fusilo. La policistoj tiam remorkis veturilon en loko, kie okazis giganta veturil-ĉasado. « Tiuj, kiuj laboris sur la ralio estis proksimigitaj de individuo, kiu direktis pafilon al ili. La oficiroj pafmortigis lin », lakone eksplikis en Tvitero la polico de Oakland asertante, ke ili ne distingis, ke temis pri falsa armilo.

La brita ĵurnalo detalege censis ĉiujn mortojn kaŭzitajn de la usona polico en datumbazo nomita « La konto » (The Counted) : ni trovas tie fotojn kaj nomojn de personoj mortigitaj (Kiam ili estas konataj), ilian devenon, la lokon, la daton, kaj la cirkonstancojn de ilia morto. Tiuj datumoj ankaŭ estas grupigitaj sur mapo, ebligante distingi, kiuj urboj estas plej koncernataj. Ega plimulto el la mortigitaj personoj (88%) estis pere de armilo. La aliaj mortis interalie pro elektroŝoka armilo, aŭ en malliberejo.

Usono : Laŭ la brita ĵurnalo « The Guardian», mil personoj mortigitaj de la polico en 2015

Nacia debato

Duono el la personoj mortigitaj de la polico estas Blankaj Usonanoj, kvarono estas Afrik-usona kaj 15% estas usonanoj hispandevenaj. La ĵurnalo malkaŝas, ke komence de junio, la Afrik-usonanoj havis duoble pli da ŝancoj ol la blankaj Usonanoj esti senarmitaj, kiam ili estas mortigitaj de la polico. La debato pri la policaj perfortoj furiozas en Usono, post pluraj aferoj, en kiuj Nigruloj estis mortpafitaj fare de blankaj policistoj. Ankaŭ « Washington Post » plenumas kalkulon, kun malsupera taksado (860 mortintoj), ĉar ĝi registras nur la mortojn kaŭzitajn de pafiloj.

La projektoj de « The Guardian» kaj « Washington Post » enhavas grandan valoron, sciante ke kompletaj oficialaj statistikoj ne ekzistas tiuteme : la indiko al FBI de mortoj kaŭzitaj de policistoj baziĝas sur memvoleco de la koncernataj policaj servoj. Alidirite, la sliparo de la « pravigeblaj hommortigoj » de la FBI baziĝas nur sur la informoj, kiujn bonvolas liveri la polico. La statistikoj de tutaj Ŝtatoj – Novjorko kaj Florido mankis en 2012, laŭ « Wall Street Journal » - malĉeestas en la datumbazoj de FBI.

http://www.lesechos.fr/monde/etats-unis/021484646850-mille-personnes-tuees-par-la-police-americaine-depuis-le-debut-de-lannee-1175906.php#xtor=RSS-2053

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }