Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 novembre 2015 2 24 /11 /novembre /2015 10:35
De Parizo ĝis Londono : atakoj kontraŭ islamanoj multobliĝas

24/11/2015

La islamofobiaj agoj multobliĝas post la atencoj de Parizo, kaj ne nur en Francio. En Britio, la atakoj kontraŭ islamanoj kreskis je 300% pasintsemajne, laŭ la asocio Tell Mama.

De simpla grafitio ĝis fizika agreso, la plej celitaj personoj estas la vualitaj virinoj, aĝaj de 14 ĝis 45 jaroj. La atakantoj estas, plimulte, viroj de 15 ĝis 35 jaroj.

En Francio, la islama komunumo – kiu reprezentas ĉirkaŭ 8% el la loĝantaro – ne estas domaĝita. La fideluloj de tiu moskeo tamen ŝajnaspektas trankvilaj.

« Tio estas tute logika, ke ni havu sekurecajn normojn. Kiel jam dirite, kelkaj faras konfuzon kun tio, kio okazis. La agoj plenumitaj je la nomo de Islamo fare de kelkaj individuoj, tute ne estas je la nomo de Islamo, bedaŭregas Abdelhak. (…) Estas normale protekti ankaŭ la islamanojn. »

Krom tiuj atakoj, la Kolektivo kontraŭ Islamofobio en Francio maltrankviliĝas pri la nombro de plendoj faritaj koncerne policajn perfortojn de post la starigo de la urĝa stato.

http://fr.euronews.com/2015/11/23/a-paris-comme-a-londres-les-attaques-contre-les-musulmans-se-multiplient/

https://www.youtube.com/watch?v=n8s2UazB-w8

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }