Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 novembre 2015 7 22 /11 /novembre /2015 21:55
Malgraŭ la malpermeso de surstrata manifestacio, kiu estis plilongigita sabaton ĝis la 30a de novembro, centoj da personoj paŝadis de placo Bastille ĝis placo Respubliko, subtene al la rifuĝintoj kaj sendokumentuloj. (LP/J.D.)
Malgraŭ la malpermeso de surstrata manifestacio, kiu estis plilongigita sabaton ĝis la 30a de novembro, centoj da personoj paŝadis de placo Bastille ĝis placo Respubliko, subtene al la rifuĝintoj kaj sendokumentuloj. (LP/J.D.)

22/11/2015

Pluraj centoj da personoj paŝadis ĉi-dimanĉon posttagmeze en Parizo subtene al la rifuĝintoj, kaj por denunci la urĝan staton, malgraŭ la malpermeso manifestacii en Francilio fare de la polica prefektejo.

Deirinte de la placo Bastille, la manifestaciantoj alvenis placon Respubliko ĉirkaŭitaj de impona polica aranĝo. « So-so-solidareco kun la rifuĝintoj », Urĝa stato, polica stato ! Ili ne malpermesos al ni manifestacii », skandis interalie la manifestaciantoj. Tiu manifestacio, malpermesita pro la urĝa stato dekretita post la atencoj de la 13a de novembro kaj plilongigita laŭ tri monatoj fare de la Parlamento, « estis planita je la komenco por la rajto al akceptado de la rifuĝintoj », memorigas tiu manifestacianto.

Francio : centoj da manifestaciantoj en Parizo, subtene al la rifuĝintoj, kaj kontraŭ la urĝa stato

Li deklaras sin maltrankvila pro la « fermado de la landlimoj » fare de franca registaro, kaj de la « konfuzo farita inter teroristoj kaj rifuĝintoj », reference al la fakto, ke pluraj roluloj en la atencoj estas suspektataj, ke ili alvenis de Sirio al Francio, enŝoviĝante en la fluado de migrantoj.

http://www.bfmtv.com/societe/paris-des-centaines-de-manifestants-en-soutien-aux-refugies-et-contre-l-etat-d-urgence-932077.html

https://www.youtube.com/watch?v=FUQLm9PCs7Q

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }