24/11/2015
Semajnon antaŭ la komenco de COP 21 en Parizo, UN publikigas ŝokan raporton por montri la detruigajn konsekvencojn de la klimata ŝanĝo. Laŭ la kalkuloj de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, la klimataj katastrofoj de tiuj dudek pasintaj jaroj mortigis pli ol 600.000 personojn. Pro tio, UN alarmas pri la urĝeco atingi akordon por redukti la emisiojn de forcejefikaj gasoj.
Inter la amasoj da ciferoj entenataj en la raporto, la ĉi-jenaj estas signifoplenaj : en nur 20 jaroj, 606.000 personoj mortis pro pluraj klimataj katastrofoj, kaj pli ol 4 miliardoj suferis de ili pro vundoj, detruitaj domoj, aŭ bezono de urĝa medicina helpo.
Azio plej trafita
La kvin landoj plej trafitaj, laŭnombre, de la klimataj katastrofoj estas, laŭorde : Usono (472), Ĉinio (441), Barato (288), Filipinoj (274) kaj Indonezio (163). Sed klare estas, ke la plej trafitaj situiĝas en Azio kun 332.000 mortintoj kaj 3,7 miliardoj da personoj tuŝataj je diversaj gradoj de post 1995.
Tempestoj, ciklonoj kaj uraganoj, kvankam malpli oftecaj, estas senkonteste la plej mortigaj, interalie pro inundoj.
Pli kaj pli multnombraj katastrofoj
Aliparte, laŭ UN, la ofteco de tiuj katastrofoj ŝajnas akceliĝi : « Entute, 335 klimataj eventoj estis registritaj ĉiujare, de 2005 ĝis 2014, t.e kresko de 14% kompare kun la periodo 1995 ĝis 2004, kaj tio estas preskaŭ duoble ol tio, kio estis mezurita en la periodo 1985-1995 », notas UN.
(…)
Respondeco de la COP 21
La COP 21 komenciĝos en Parizo la 30an de novembro kaj daŭros ĝis la 11a de decembro. Sub egido de UN, 195 landoj provos starigi akordon pri reduktado deforcejefika gaso kun celo reteni la varmiĝon de la planedo je maksimumo de 2°C antaŭ la fino de tiu jardeko.
Celo tute ne atingita hodiaŭ.
Video : ducent bicikloj kaj kvin traktoroj foriris sabaton 21an de novembro matene, de Notre-Dame-des-Landes al Parizo kaj la COP 21, internacia konferenco pri la klimato. La urĝa stato sekve de la atencoj en Parizo ne malkuraĝigas la opoziciulojn al la flughavena projekto.