25/11/2015
Kvin migrantoj irandevenaj kudris al si la lipojn.
Tiuj migrantoj protestas kontraŭ la filtraj aranĝoj alprenitaj de la makedoniaj aŭtoritatoj ĉe la landlimo kun Grekio. Ili kudris al si la lipojn.
Ili estas parto de grupo de cento da junaj migrantoj instalitaj sur fervojo ĉe la landlimo greka-makedonia. Ilia ĉeesto sur tiu loko kelkafoje malhelpas la trafikon de la trajnoj. Por esti aŭskultitaj, unu el ili skribas sur sia brusto : « Nur la libereco ».
Fakte, ili estas parto de kontingento da migrantoj forpuŝita pro la eŭropaj kriterioj. Krom Sirio, Irako kaj Afganio, EU konsideras ilin kiel migrantojn ekonomiajn.
Tiu politiko de EU estas ambigua. La disvolvada diferenco kun la regionoj kiuj ĉirkaŭas ĝin, estas alloga faktoro, kiu altiras nature la loĝantojn kiuj vivas tie, interalie la junulojn.
Aliparte, la migrantoj de la tri koncernataj landoj, kiuj venas en Eŭropon ne koincidas kun la loĝantoj plej trafitaj, kiuj vivas en la konfliktaj zonoj. Ĉar tiuj ĉi loĝantoj, vundeblaj pro la militoj, estas blokitaj surloke. Tiuj, kiuj kapablas foriri apartenas al averaĝa klaso, eĉ supera, serĉante pli dignan vivon. Tiuj ĉi, alvenintaj en Germanion ekzemple, posedas altan edukan nivelon kaj firman profesian kompetentecon. La ĉefaj zorgoj kiujn ili spertas ĉe sia alveno, estas trovi lernejon kaj universitaton, en kiuj studos iliaj gefiloj.
http://www.linfo.re/monde/europe/681573-macedoine-des-migrants-se-cousent-les-levres