Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 novembre 2015 6 21 /11 /novembre /2015 21:53

21/11/2015

La palestina poeto Aŝraf Fajad estis mortokondamnita, vendredon, pro « apostateco ». Alidirite, Sauda Arabio riproĉas lin, ke li faris deklarojn kontraŭ Dio kaj la reĝlando. Akuzo kiu baziĝas sur ununura atesto.

« Mi estis tre ŝokita, sed tio estis atendita. Mi tamen nenion faris por meriti morton », li eksplikis al la brita ĵurnalo The Guardian.

Aŝraf Fajad, kiu reprezentis Saudan Arabion dum la Venecia bienalo en 2013, estis persekutita de la religia polico de la reĝlando, pro liaj poemoj entenantaj ateistaj ideoj.

La poeto estis jam enkarcerigita en 2013, pro blasfemo. Malliberigita tagon poste, Aŝraf Fajad estis denove arestita en januaro 2014. Ĉi-foje, li restadis 27 tagojn ĉe la policejo, antaŭ ol reiri en karceron.

Instigo al ateismo

En 2014, li tiam estis kondamnita je kvar jaroj da malliberejo, kaj 800 skurĝbatoj en unua instanco, post plendo devenante de grupo de kultura interŝanĝado en kafejo de Abha (Sud-okcidento). Viro asertis tiam, ke li aŭdis lin paroladi kontraŭ Dio, dum religiulo akuzis lin pri « blasfemo » en poema kompilaĵo, kion la Palestinano skribis 10 jarojn antaŭe.

Dum la unua proceso, Aŝraf Fajad dementis, ke lia verko estu « blasfema », sed tamen pardonpetis. La kortumo tiam ne « deziris kondamni lin al morto ».

Sed mardon, laŭ la NRO "Human Right Watch", alia tribunalo reviziis tiun decidon, juĝante, ke « pento estas por Dio ». Senigita je legitimiloj, la poeto ne povis ricevi helpon de advokato por sin defendi.

Por Aŝraf Fajad, tiu kondamno intervenas post multaj problemoj kun la religia polico. Laŭ liaj amikoj, kiuj tiam lanĉis subtenan retpaĝon, la religia polico ne trovante spuron de « instigo al ateismo » en liaj poemoj, persekutis lin, ĉar li fumis, kaj surhavis longajn harojn.

151 ekzekutoj en 2015

Apostateco, kiel murdo, seksperforto aŭ ŝakrado de narkotaĵo estas punita je morto en Sauda Arabio. La saudaj aŭtoritatoj elvokas malinstigon, kiel ŝlosa argumento por pravigi mortopunon.

Laŭ "Internacia Amnestio", 151 personoj estis ekzekutitaj en Sauda Arabio de post la jarkomenco. Tio estas rekordo de post 1995. La diktatoreca reĝlando ankaŭ praktikas korpajn punojn (skurĝobatojn) kaj krucumadojn kontraŭ siaj politikaj opoziciuloj, aŭ kontraŭ blogistoj. Ankaŭ gazetaro estas subpremata. Pasintan septembron, oni eksciis, ke ĵurnalisto estas enkarcerigita de unu jaro sen kialo kaj sen planita proceso.

Krome, la lando figuras en la 164a loko en 180 en la tutmonda klasado pri gazetlibereco starigita de RSL en 2015.

http://www.itele.fr/france/video/en-arabie-saoudite-un-poete-condamne-a-mort-pour-apostasie-144241

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }