Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 novembre 2015 7 22 /11 /novembre /2015 10:19
Pollando : ekstremdekstro : kontraŭ-migranta  kaj plu kontraŭjuda

22/11/2015

Ekstremdekstraj aktivuloj manifestacias en Vroklavo, la 11an de novembro, tago de la nacia festo en Pollando. PHOTO AFP / NATALIA DOBRYSZYCKA

Manifestaciante kontraŭ la rifuĝintoj venintaj de Sirio kaj Irako, polaj ekstremdekstraj aktivuloj ankaŭ difektis simbolojn de la juda religio.

Portreto reprezentanta judon estis bruligita dum manifestacio organizita la 18an de novembro en la urbo Vroklavo, okcidente de Pollando, de la ekstremdekstra movado "Radikala nacia kampo". Komence, tiu kolektiĝo estis fakte direktita kontraŭ la islama enmigrado, malkaŝas The Jerusalem Post.

Pollando : ekstremdekstro : kontraŭ-migranta  kaj plu kontraŭjuda

La celo de la manifestacio estis fakte misfamigi la migrantan ondon venintan de Sirio kaj Irako kiu, laŭ pola ekstremdekstro, kulpas pri la parizaj atencoj. Fine de la kolektiĝo, cento da manifestaciantoj ekflamigis « portreton de ultra-ortodoksa judo tenante la flagon de Eŭropa Unio » raportas The Jerusalem Post, samtempe skandante « Unuigita katolika Pollando », « For la Eŭropan Union », aŭ « neniu islamano ĉe ni, Pollando apartenas al poloj »

http://www.courrierinternational.com/article/pologne-lextreme-droite-antimigrants-et-toujours-antisemite

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }