Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2015 5 20 /11 /novembre /2015 22:07
Fajrobrigadisto en Paracatu de Baixo, en la Ŝtato Minas Gerais, en Brazilo, la 9an de novembo 2015. Douglas Magno / AFP
Fajrobrigadisto en Paracatu de Baixo, en la Ŝtato Minas Gerais, en Brazilo, la 9an de novembo 2015. Douglas Magno / AFP

20/11/2015

La brazila minkompanio Samarco promesis pagi 241 milionojn da eŭroj post la ekrompo de du baraĵoj apud la vilaĝo Mariana, en Brazilo, kaŭzante gigantan lavangon da venena ŝlimo pasintan 5an de novembro. Tiu ŝlima defluado kaŭzis la morton de 17 personoj, kaj estigis senprecedencan ekologian katastrofon en la Ŝtato Minas-Ĝerajso. La sumo proponita de la kompanio estas tre malsupera ol la necesa minimumo. Mediaj ekspertoj taksas la koston de salubrigo al 1 miliardo da dolaroj.

La kaŭzoj de la disfalo de la du unuaj baraĵoj ne ankoraŭ estis identigitaj. Sed "Samarco", posedata de la brazila mingrupo Vale, kaj la aŭstralia societo BHP Billiton, estas suspektataj de la brazilaj aŭtoritatoj pri neglekto. « Nek kontrolplano, nek alarmo » indigniĝas Nilo Davila, membro de "Greenpeace Brasil". « Aliaj baraĵoj jam rompis antaŭ kelkaj jaroj. Hodiaŭ, plu ekzistas dekkvino da baraĵoj, kies nivelo de risko estas alta ». Post neado, la ekspluatantaj entreprenoj en Marina agnoskis ke, okaze de pluvegoj, la baraĵoj povus rompi.

Brazilo : venena ŝlima defluado : Samarco pagas 241 milionojn da eŭroj

Krom la viktimoj mortintaj en la akcidento, teruraj konsekvencoj estas konstatitaj. Fakte, la ŝlima defluado konstituas veran ekologian katastrofon, unu el la plej gravaj en la historio de Brazilo. La baraĵoj, kiuj utilas por reteni la minajn forĵetaĵojn, elverŝis lavangon da ŝlimo laŭlonge de preskaŭ 500 kilometroj, trapasante la landlimojn de Minais Gerais por atingi la Ŝtaton Espirito Santo. La tuta regiona ekosistemo estas infektita, inkluzive de bestaj specioj de Doĉa Rivero, kaj de la golfo de Esprito Santo.

Post la katastrofo, la prezidentino Dilma Roussef promesis pagigi la kulpajn entreprenojn. Monpuno de 61 milionoj da eŭroj jam estis trudita al "Samarco", kiu promesis pagi 241 milionojn da eŭroj kompense de la domaĝoj suferitaj de la regiono.

http://www.novethic.fr/breves/details/coulee-de-boue-toxique-au-bresil-samarco-debloque-241-millions-deuros.html

https://www.youtube.com/watch?v=0yo66G20eGI

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }