Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 septembre 2015 4 03 /09 /septembre /2015 17:18

03/09/2015

Dua policisto mortis mardon pro siaj vundoj, tagon post alfrontiĝoj antaŭ la Parlamento en Kievo inter policistoj kaj ekstremdekstraj aktivistoj. La bilanco pligraviĝas en Ukrainio.

Dua policisto mortis mardon 1an de septembro pro siaj vundoj, tagon post la alfrontiĝoj antaŭ la Parlamento en Kievo, inter policistoj kaj ekstremdekstraj aktivistoj, kontraŭ konstitucia reformo, anoncis la ministro pri internaj aferoj.

« Plia membro de la Nacia Gvardio mortis pro siaj vundoj post eksplodo de grenado (…) tio prizorgas nin », skribis en sia tvitera konto la ukrainia ministro pri Internaj aferoj Arsen Avakov. La bilanco de tiuj perfortoj atingas du mortintajn policistojn kaj 141 personojn hospitaligitajn, la kolizioj okazigis unu mortinton ĉe la Nacia Gvardio tagon antaŭe.

« Entute 141 vunditoj estas hospitaligitaj en pluraj malsanulejoj, inter kiuj 131 policistoj », indikis Oksana Blychtchyk, porparolanto de la polico de Kievo.

La adopto fare de la ukrainia Parlamento de leĝprojekto pri malcentralizado, atribuanta pli grandan aŭtonomion al la por-rusiaj separatismaj regionoj, militantaj kontraŭ Kievo, okazigis la 31an de aŭgusto, mortigan alfrontiĝon inter policistoj kaj ekstremdekstraj aktivistoj, kiuj kontraŭas tiun reformon.

Dek ok suspektitoj arestitaj

Por la unua fojo de post la por-eŭropa ribelo de Majdano dum la vintro 2013-2014, kiu kondukis al defalo de la por-rusa prezidento Viktor Ianukoviĉ, la ukrainia ĉefurbo estis scenejo de perfortoj.

Tiuj alfrontiĝoj kaŭzis viglan zorgon de Usono kaj Eŭropa Unio, kiuj subtenas la politikan klason regantan de post la printempo 2014 en Ukrainio, kaj de Rusio, akuzata de la Okcidentuloj, ke ĝi subtenas la separatismulojn oriente de la lando.

Mardon, dek ok suspektitoj plu estis provizore arestitaj, inter kiuj la persono suspektita pri ĵeto de grenado antaŭ la enirejo de la Parlamento, precizigis la porparolanto de la polico de Kievo. Dek du el la 30 personoj arestitaj tagon antaŭe estis liberigitaj.

http://www.france24.com/fr/20150901-ukraine-deuxieme-policier-succombe-blessures-heurts-parlement-kiev-extreme-droite

https://www.youtube.com/watch?v=RXjugvGbWo0

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }