Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 septembre 2015 4 03 /09 /septembre /2015 21:34
Hungario : subtena manifestacio al la migrantoj

03/09/2015

La civitana organizaĵo MIGRATION AID organizis manifestacion merkredon en Budapeŝto, por provi influadi la registaran politikon pri migrada kaj humanitara krizoj, kiu stariĝas en Hungario. La kolektiĝo ekiris de la stacidomo Nyugati je la 19a horo, tiam vojiris tra Bajcsy-Zsilinszky út, Alkotmány utca, Széchenyi tér.

MIGRATION AID petas de la membroj de la hungara registaro, ke ili :

  1. ĉesigu tuj sian kampanjon de timo kaj anstataŭ tio, ke ĝi aranĝu disponojn por respondi al la realaj bezonoj kaŭzitaj de la situacio de la rifuĝintoj en Hungario;
  2. ĉesigu tuj misfamigi grupojn da personoj;
  3. respektu la homajn rajtojn kaj la fundamentajn liberecojn;
  4. engaĝiĝu kaj aktive rolu en la eŭropa politiko, celante integriĝon de la migrantoj;

La retoriko de la hungara registaro misfamigas kelkajn grupojn da personoj, en la celo naski timon, kaj pravigi sekurecajn aranĝojn, kiel potencialan intervenon de armeo ĉe la landlimo serba-hungara. De dek semajnoj, la civitana organizaĵo MIGRATION AID alvokas la registaron, ke ĝi starigu konkretajn disponojn, efikajn kaj humanajn, por fronti alfluon de rifuĝintoj en Hungario. La nuna krizo estas la rezulto de manovro de la registaro, kaj ilia evidenta manko de strategio.

Anstataŭ komenci dialogon kun MIGRATION AID kaj aliaj organizaĵoj kaj grupoj de volontuloj, kiuj helpas la rifuĝintojn, la registaro planas enigi nehumanajn leĝojn, kiuj grave atencos la hungarajn kaj eŭropajn regulojn.

La publikaj amaskomunikiloj diskonigas falsajn informojn sugestante, ke multnombraj grupoj de rifuĝintoj provokas ribelojn. Sammomente, la situacio estas regata fare de volontuloj kiuj, dank’ al donacoj de civitanoj, provizas nutraĵon, akvon kaj logistikon, spite registaran regularon malordan kaj nekoheran. Estas klare, ke la registaro malsukcesis.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }