Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 septembre 2015 3 02 /09 /septembre /2015 20:29
Barato : 150 milionoj da laboristoj strikas kontraŭ Narendra Modi

02/09/2015

Dek sindikatoj alvokis al protestado kontraŭ ekonomiaj reformoj lanĉitaj de la registaro.

En lando, kiu enkalkulas 1,31 miliardon da loĝantoj – t.e 18% el la tutmonda loĝantaro – tio reprezentas preskaŭ unu personon el naŭ.

Laŭ la sindikatoj, ĉirkaŭ 150 milionoj da personoj en la sektoroj banka, manufaktura, konstruada kaj mina respondis jese al la striko lanĉita merkredon 2an de septembro por protesti kontraŭ la ekonomiaj reformoj de la registaro de Narendra Modi.

24 horojn da blokado

Subtenita de dek sindikatoj, tiu 24-hora striko, estis decidita post la malsukceso de la ĵusaj intertraktadoj kun la ministro de Financoj Arun Jaitley.

La sindikato interalie postulas de la registaro, ke ĝi forlasu reformon pri laborjuro konsiderata kiel tro favora al mastraro, rezignu pri siaj projektoj de vendo de partoprenoj en publikaj societoj por replenigi la kasojn, kaj pri fermado de malnovaj uzinoj. Ili ankaŭ petas salajrajn altigojn kaj plivastigon de sanasekuro por la laboristoj.

Ekonomio kresko je « nur » 7% dum la unua jarduono

Modi gajnis la deputitajn balotojn en majo 2015 promesante reformi ekonomion en la celo allogi la fremdajn investistojn. La barata MEP spertis ekonomian kreskon malpli altan ol estis antaŭvidite (7% en la unua jarduono), kaj la spertuloj opinias ke reformoj nesesas por konservi almenaŭ la saman rezulton, kaj krei laborpostenojn por la junuloj.

La opozicio tamen kontraŭas interalie, starigon de nacia AVI kaj akiron de posedaĵo fare de la investistoj. Antaŭaj manifestacioj kondukis al blokado de urboj kaj kostis al la barata ekonomio milionojn da dolaroj je perdita produktado.

Barato : 150 milionoj da laboristoj strikas kontraŭ Narendra Modi

La stratoj de Kolkato tute senhomaj

Merkredon, multaj bankoj fermis siajn pordojn por la tago, kaj la movado tuŝas ankaŭ la transportojn. Ce la bushaltejo, la vicoj de uzantoj kaj lernejanoj plilongiĝis, dum la pasaĝeroj estis blokitaj en la flughavenoj, kie taksioj kaj rikiŝoj multnombre ĉesigis la laboron.

Ankaŭ la taglaboristoj, domlaboristoj kaj etvendistoj estis petitaj kuniĝi kun la movado por postuli salajran altigon. Se en Okcidenta Bengalio, kie la sindikatoj havas fortan ĉeeston, la stratoj de la ĉefurbo de la Ŝtato Kolkato estis tute senhomaj, kaj la magazenoj kaj firmaoj fermitaj, laŭ la televidaj bildoj.

http://www.latribune.fr/economie/international/inde-150-millions-de-travailleurs-en-greve-contre-modi-501960.html

https://www.youtube.com/watch?v=_iyIttY5smE

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }