Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juin 2015 3 24 /06 /juin /2015 17:57
Koalo figuras sur la listo de bestoj minacataj pri estingiĝo. Taronga Zoo/REX Shutter/SIPA
Koalo figuras sur la listo de bestoj minacataj pri estingiĝo. Taronga Zoo/REX Shutter/SIPA

24/06/2015

De post la lasta amasa estingiĝo, 66 milionojn da jaroj antaŭe, neniam la planedo perdis tiom da bestaj specioj, kun tiel freneza ritmo.

Homoj estas la sekvontaj sur la listo. La bestaj specioj malaperas centoble pli rapide ol pasintece. La plej optimismaj taksadoj montras, ke la faŭno de la Tero suferas pri sia sesa amasa estingiĝo, laŭ studaĵo publikigita vendredon. Neniam de post la lasta amasa estingiĝo, 66 milionojn da jaroj antaŭe – la dinosaŭroj – la Planedo perdis siajn bestajn speciojn je tiel freneza ritmo, raportis ekspertoj de la usonaj universitatoj Stanford, Princeton kaj Berkeley, interalie.

Ilia studaĵo, publikigita pasintan vendredon en la ĵurnalo Science Advances, « montras sen ia dubo, ke ni eniras en la sesan grandan amasan estingiĝon », asertis Paul Ehrlich, profesoro pri biologio en Stanford. Kaj la homoj probable estos parto el la specioj kiuj malaperos, ili avertis.

La vivo povus bezoni pri pluraj milionoj da jaroj por resaniĝi

« Se ni permesas, ke tio plu daŭras ĉi-maniere, la vivo bezonus plurajn milionojn da jaroj por resaniĝi, kaj niaj propraj specioj mem probable malaperus sufiĉe frue », precizigis Gerardo Ceballos, el la sendependa universitato de Meksiko. Tiu analizo sin apogas sur dokumentitaj observadoj de vertebruloj – nome bestoj kun internaj skeletoj kiel ranoj, reptilioj kaj tigroj – el fosilioj kaj aliaj datumbazoj.

La nuna ritmo de malapero de la specioj estis komparata al la « naturaj ritmoj de malapero de la specioj antaŭ ol superregado de la homaj aktivaĵoj ». Malfacilas taksi tiujn ĉi, ĉar la ekspertoj ne precize scias, kio okazis laŭlonge de tiuj 4,5 miliardoj da jaroj da ekzistado de la Tero.

Se la pasinta procento elmontras malaperon de du specioj da mamuloj el 10.000 specioj en 100 jaroj, ĉiaokaze « la averaĝa procento pri perdo de vertebruloj en la pasinta jarcento estas 114-oble supera kompare al kio, ĝi estus, sen homaj aktivaĵoj, eĉ kalkulante pri la plej optimismaj taksadoj koncerne estingiĝon », laŭ la studaĵo.

« Niaj kalkuloj probable sub-taksas la gravecon de tiu krizo »

« Ni insistas pri la fakto, ke niaj kalkuloj tre probable sub-taksas la gravecon de tiu krizo, ĉar ni celis fiksi realisman plankon koncerne efikon de la homaro sur la biodiverseco », ŝi menciis.

La kialoj de malapero de la specioj estas interalie : klimata ŝanĝiĝo, poluado kaj senarbigado. Laŭ la "Internacia Unuiĝo por konservado de la naturo", ĉirkaŭ 41% el la specioj de amfibioj, kaj 26% el la specioj de mamuloj estas minacataj je estingiĝo.

« Ekzistas ekzemploj de specioj sur la tuta planedo, kiuj vere estas morto-vivantaj », substrekis Paul Ehrlich.

http://www.20minutes.fr/planete/1636003-20150620-terre-subit-6e-extinction-animale-masse

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }