23/06/2015
La eburborda kantisto Tiken Jah Fakoly estis retropelita vendredon vespere ĉe sia eniro en la flughaveno de Kinŝaso, kie li planis koncerti. Ĉe lia alveno el Bruselo, la kantisto kaj pluraj el siaj muzikistoj estis malhelpataj eniri en la Demokratian Respublikon Kongon fare de la aŭtoritatoj, iliaj vizoj estis juĝitaj ne konformaj, deklaris respondeculoj de la flughaveno.
La ĉelo pri komunikado de la konga ministerio pri internaj aferoj konfirmis, ke Tiken Jah Fakoly estis retropelita, sed ne deziris fari komenton « antaŭ ricevo de la raporto » pri la afero. Tiken Jah Fakoly intencis koncerti dimanĉon vespere kadre de la festivalo Jazz Kif 2015.
Laŭ unu el la organizantoj de kulturaj eventoj, kaj diplomata informfonto, estas ege malfacile venigi reprezentanton de arta medio en DRK de post la 15a de marto. Ĉi-tage, trideko da personoj, inter kiuj tri membroj de la senegala repgupo « Y'en a marre » kaj unu aktivulo de la burkina civitana socio, estis arestitaj dum kunsido pri bona regado en Afriko.
La kvar fremdaj aktivuloj estis forpelitaj la 18an de marto, la registaro akuzis ilin, ke ili venis en DRK por prepari « perfortajn agadojn ». La aliaj personoj estis liberigitaj unu post la alia escepte du kongajn aktivulojn, hodiaŭ persekutitajn de justico.
Tiken Jah Fakoly kutimas denunci en siaj kanzonoj la suferojn kaj maljustecon, pri kiuj suferas milionoj da afrikanoj, li koncertis pasintan februaron en Goma, Oriente de DRK. Li tiam petis atenton de la estroj de la afrika kontinento, kiuj provus kapti la potencojn, alvokante ilin eniri « digne » en Historion, cedante demokratie sian lokon ĉe la fino de iliaj mandatoj, prefere ol submetiĝi al malkontenteco de « konscia » junularo kiel tiu, kiu forpelis la prezidenton de Burkino, Blaise Compaoré, en oktobro.
Video : "Malfermu la landlimojn"