Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juin 2015 4 25 /06 /juin /2015 20:40
Foto : ASHRAF SHAZLI/AFP
Foto : ASHRAF SHAZLI/AFP

25/06/2015

Sud-Sudano estas ruinigita fare de enlanda milito de dek ok monatoj. Ĉi-semajne, UN emfazas la terurajn krimojn plenumitajn kontraŭ la infanoj, kaj alarmas pri la humanitara situacio.

Ĝi estas unu el la multnombraj konfliktoj, kiuj okazas malproksime de Eŭropo, kiun loĝantoj deziras atingi, kun espero de pli bona vivo. De unu jaro kaj duono, Sud-Sudano suferas pri milito, kies ĉefaj viktimoj estas civiluloj, kaj aparte infanoj.

« La perforto kontraŭ la infanoj en Sud-Sudano atingis novan kulminon pro ties vigleco », avertis ĉi-semajne la ĝenerala direktoro de Unicef, Anthony Lake.

« Postvivantoj rakontis, ke ili lasis sangadi ĝismorte kastritajn knabojn…, ke knabinoj apenaŭ 8-jaraĝaj estis seksperfortitaj kaj murditaj, li raportas. Infanoj estis kunligitaj, antaŭ ol ilia agresanto tranĉas al ili la gorĝon… aliaj ĵetitaj en bruligantajn konstruaĵojn ». Almenaŭ 129 infanoj estis mortigitaj pasintmonate norde de la lando, scenejo de bataloj inter la plej perfortaj el la konflikto, laŭ Unicef. Krome, ĉirkaŭ 13.000 infanoj estis varbitaj en la armitaj grupoj ambaŭflanke.

Sud-Sudano : la infanoj,  viktimoj de masakroj

« 25.000 infanoj riskas malsatmorton »

UN avertas ankaŭ pri la humanitara situacio en tiu juna lando el Orienta Afriko, sendependa de post 2011. En raporto publikigita mardon, la "Buroo pri humanitaraj aferoj" de la internacia organizaĵo asertas, ke « unu infano el tri estas grave sub-nutrita kaj 25.000 infanoj riskas malsatmorti. La organizaĵo memorigas ankaŭ, ke du trionoj el la 12 milionoj da loĝantoj de la lando bezonas helpon, kaj ke 4,6 milionoj el ili riskas gravan mankon de nutraĵoj.»

Por helpi tiu popolon, la organizaĵo taksas la bezonon al ĉirkaŭ 1,63 miliardoj da dolaroj (1,43 miliardoj da eŭroj) ĝis la fino de la jaro. Alvoko al donaco estis lanĉita. Usono jam anoncis, ke ĝi sendos sumon de 113 milionoj da dolaroj (ĉirkaŭ 100 milionoj da eŭroj) por helpo en nutraĵoj, trinkebla akvo kaj servoj de urĝaj sukuroj.

La nuna konflikto en Sud-Sudano komenciĝis en decembro 2013, per bataloj ene de la sud-sudana armeo, dividita laŭlonge de politik-etnaj linioj fare de rivaleco ĉekape de la reĝimo, inter la prezidento Salva Kiir kaj lia eksa vic-prezidento Riek Machar. Diversaj tribaj milicoj kuniĝis ambaŭflanke kun la bataloj, akompanataj de etnaj masakroj, kaj ekscesoj atribuintaj al ambaŭ kampoj. De la komenco, tiu milito okazigis dekojn da miloj da mortintoj. Oficiala bilanco ne ekzistas.

http://www.lefigaro.fr/international/2015/06/19/01003-20150619ARTFIG00393-les-enfants-du-soudan-du-sud-victimes-de-massacres.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }