10/06/2015
Internacia Amnestio denuncis mardon la tre striktan irlandan leĝaron pri memvola aborto, kiu laŭ ĝi endanĝerigas sanon de la virinoj, kaj postulis ĝian modifon.
Irlando, tre katolika lando, plu malpermesas aborton eĉ okaze de seksperforto, misformado de la feto aŭ riskoj por la sano de la patrino.
Ĝi permesas ĝin nur kondiĉe ke la vivo de la patrino estu en danĝero, kaj tio ekde 2013, post la morto pro sepso, de graveda virino. Memvola aborto estis rifuzita al ŝi dum ŝi spontanee abortis, post 17 semajnoj da gravedeco.
« Rajtoj de virinoj kaj junulinoj estas perfortitaj ĉiutage pro Konstitucio kiu traktas ilin kiel bebujojn », opiniis la ĝenerala sekretario de la organizaĵo, Salil Shetty.
Mortodanĝero, nura kondiĉo
La NRO citas kazojn de multaj virinoj, devigataj plu gardi mortintajn fetojn dum pluraj semajnoj, ĝis kiam la kuracistoj certas ke ilia koro ne plu batas. Tio estas la kazo de Lupe, kiu finfine abortis eksterlande, same kiel 4000 irlandaj virinoj ĉiujare.
« Mi tute ne sentis min en sekureco… Mi timiĝis », rakontas la junulino, citita en la raporto.
Laŭ Peter Boylan, akuŝisto kaj ginekologo, devas esti prioritato, la sekureco de patrinoj, kaj ne tiu de la fetoj. « Laŭ la nunaj leĝoj, ni devas atendi ke la virino estu sufiĉe malsana antaŭ interveno. Sed kiam oni estas sufiĉe proksime de mortorisko? Ni ricevas neniun respondon ».
Li ankaŭ bedaŭras, ke la irlanda leĝaro konsideras krimon, kiam kuracisto informas virinojn pri la traktado, pri kio ili bezonas por aborti en sekureco. Tiuj leĝoj kreas « teruran etoson » kaj instigas kelkajn virinojn eviti « ĉiujn kuracistojn », li opinias.
Peto de referendumo
Post laŭleĝigo de la samseksema edziĝo pere de referendumo pasintan monaton, pro-abortaj aktivuloj kaj politikaj respondeculoj petis organizadon de referendumo por aboli la 8an amendon de la irlanda Konstitucio, kiu atribuas egalajn rajtojn al la feto kaj al la patrino.
Porparolanto de la ministerio pri sano anoncis, ke « li ekzamenos la konkludojn » de la raporto de Amnestio. La Ĉefministro Enda Kenny tamen ekskludis eventualan konsulton antaŭ la deputitaj balotoj, okazontaj en aprilo 2016.
« Mi ne kredas pri laŭpeta aborto, sed tre malfacilaj historioj ja ekzistas », li antaŭnelonge deklaris ĉe la irlanda Parlamento.
Dum referendumo organizita en 1993, 67% el la Irlandanoj forpuŝis la leĝigon de aborto. Tamen, dum tiu referendumo, la Irlandanoj agnoskis la rajton praktiki memvolan aborton eksterlande sen riski persekutojn.