
09/06/2015
La eritrea registaro ŝajne kulpis pri krimoj kontraŭ la homaro, laŭ la konkludoj de enketo de la komisiono pri homaj rajtoj de UN, publikigitaj hodiaŭ.
La enketistoj, kiuj laboris pri tiu temo dum jaro, kolektis rakontojn pri eksterleĝaj ekzekutoj, sistemaj torturoj, seks-sklavismo kaj trudlaboroj.
Ili emfaze skribas interalie pri la devigita «militservo», kiu teorie daŭras dek ok monatojn, sed kiu ofte utilas al sklavigado de la eritreanoj, kaj kaŝas praktikojn de «arbitra mallibereco, torturo, seks-torturo, trudlaboro kaj senigo de ferioj».

Eritreo disponas pri vasta reto de spionado kaj kontrolado de la loĝantaro, kaj la aŭtoritatoj konsideras kiel perfido ĉian ekzilan provon, aldonas la enketistoj. La orient-afrika lando estas tamen unu el la ĉefaj landoj de migrado: Unuiĝintaj Nacioj kalkulas, ke 6 ĝis 10% el la Eritreanoj estas hodiaŭ rifuĝintoj.