Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juin 2015 4 11 /06 /juin /2015 07:30
La flamo alvenis ĉe la muzeo  Heydar Aliyev, en Bakuo, merkredon. (D.R)
La flamo alvenis ĉe la muzeo Heydar Aliyev, en Bakuo, merkredon. (D.R)

11/06/2015

Laŭ la NRO "Internacia Amnestio", la azerbajĝana registaro rifuzis al ĝi aliron al sia ĉefurbo, Bakuo, kelkajn tagojn antaŭ la Eŭropaj Ludoj (12-28 junio).

Laŭ Internacia Amnestio, la azerbajĝana registaro rifuzis aliron al sia ĉefurbo al la NRO, dum tiu ĉi antaŭvidis protestan viziton en Bakuo, antaŭ la Eŭropaj Ludoj (12-28 junio).

La organizaĵo, kiu laboras favore al « defendo de homaj rajtoj », intencis lanĉi kampanjon por emfazi la represion suferitan de ĵurnalistoj kaj oponantoj al la reĝimo. Ĝi nomiĝis : « Azerbajĝano : la represiaj ludoj. La voĉojn, kiujn vi ne aŭdos dum la unuaj Eŭropaj ludoj. »

« Tute ne favorante gazetan liberecon kaj homan dignecon enskribitajn en la olimpian ĉarton, la konsekvenco de tiuj Ludoj, estos instigi la represiajn registarojn, konsideri la grandajn sportajn eventojn, kiel rimedo por plibonigi sian internacian prestiĝon », daŭrigis la respondeculo.

Azerbajĝano : Internacia Amnestio malpermesita eniri Azerbajĝanon antaŭ la Eŭropaj ludoj en Bakuo

Por la registaro, tiu evento, kolektanta 6000 atletojn konkurantajn en 20 fakoj, konsistigas idealan montrofenestron por elmontri siajn olimpiajn ambiciojn, kaj por pli proksimiĝi al Eŭropo. La aktivuloj pri homaj rajtoj esperas, siaflanke, profiti la unuajn Eŭropajn ludojn por diskonigi la sintenon de la reĝimo Ilham Alijev, kiu sukcedinte sian patron en 2003, regas tiun eksan sovetian respublikon de Kaŭkazio.

http://www.lequipe.fr/Tous-sports/Actualites/Amnesty-inernational-interdite-d-entree-en-azerbaidjan-avant-bakou-2015/565622

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }