23/06/2015
Ĉirkaŭ 4000 personoj kolektiĝis lundon en Erevano, armenia ĉefurbo, por protesti kontraŭ la decido de la registaro altigi la elektrotarifojn.
La manifestaciantoj defiladis de la placo de Libereco ĝis la prezidenta palaco, kies aliroj estis blokitaj de la polico.
Ili akuzis la registaron de la prezidento Serĵ Azati Sargsjan, ke li malriĉigas ilin altigante la elektroprezojn, en tiu eks-soveta respubliko de Sud-Kaŭkazio.
Armenio decidis en 2013 rezigni pri ekonomia proksimiĝo kun Eŭropa Unio, preferante partopreni areon de libera interŝanĝo inter Rusio, Belorusio kaj Kazaĥio, kiu aliformiĝis la 1an de januaro al Eŭrazia ekonomia Unuiĝo, al kiu ankaŭ partoprenas Kirgizio.