Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 décembre 2014 1 08 /12 /décembre /2014 21:40

08/12/2014

Bildo: Andaj kamparanoj protestas kontraŭ la minprojekto de Conga, Peruo, la 17an de junio 2013 (Enrique Castro-Mendivil/Reuters)

Peruo, kiu akceptas la internaciajn intertraktadojn pri la klimato, estas ankaŭ unu el la plej danĝeraj landoj por la ekologiismaj aktivuloj : 57 inter ili estis tie mortigitaj de post 2002, laŭ raporto de NRO publikigita lundon.

« Almenaŭ 57 medidefendantoj estis mortigitaj en Peruo de post 2002, pli ol 60% inter ili dum la kvar pasintaj jaroj », denuncas la organizaĵo Global Witness, bazita en Londono. Tiu raporto « starigas demandon pri la engaĝiĝoj de Peruo en protektado de arbaroj kaj de la komunumoj kiuj vivas tie », aldonas Global Witness kiu vigle kritikas « la kontraŭleĝan arbaran ekspluatadon, la malestimon pri la indiĝenaj teritoriaj postuloj kaj la novajn leĝojn kiuj favorigas la industrian ekspluatadon malfavore al la protektado de la medio ».

Pasintan septembron, la indiĝena fama gvidanto Edwin Chota Valera kaj tri aliaj gvidantoj de la komunumo Aŝaninko kiuj luktis kontraŭ senarbarigo en Amazonio estis mortigitaj en la regiono Ucayali, norde de Peruo, antaŭ aliaj membroj de sia komunumo. Edwin Chota ricevis minacojn de la kontraŭleĝaj ligno-ekspluatantoj. « Dum la registaro de Peruo prezidas la intertraktadojn pri la maniero solvi la klimatan krizon, ĝi ne sukcesas protekti la personojn kiuj batalas por la protektado de la medio », denuncas Global Witness.

Peruo okupas la kvaran rangon koncerne murdon de medidefendantoj, malantaŭ Brazilo, Honduro kaj Filipinoj, laŭ la organizaĵo. La indianaj komunumoj en Amazonio estas kutime viktimoj de arbohakistoj pri kontraŭleĝaj lignoj kiuj penetras iliajn teritoriojn por finegoci altvaloran lignon, uzante minacojn kaj perforton, situacio pligravigita pro foresto de proprietaj atestiloj. Peruo akceptas de la 1a ĝis la 12a de decembro novan sesion de internaciaj intertraktadoj pri lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

Foto : Edwin Chota, famkonata pro ties engaĝiĝo de pli ol dek jaroj en la batalo kontraŭ la kontraŭleĝa ekspluatado de ligno kaj la defendo de ties teritorio.

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }