Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 décembre 2014 2 09 /12 /décembre /2014 17:32
Tutmondo : Unicef  juĝas la jaron 2014 « detrua » por la infanoj

09/12/2014

« Neniam en la freŝdata historio, tiom da infanoj estis submetitaj al tiel drasta perforto », denuncas la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por infanoj. (Unicef). Ili estas preskaŭ 230 milionoj vivantaj en militantaj landoj aŭ areoj. Terura bilanco.

La jaro 2014 estis « detrua jaro por milionoj da infanoj » kaptitaj en konfliktoj en Sirio, Centr-Afrika Respubliko (CAR), Irako, Sud-Sudano, Ukrainio aŭ Gazao. Tion deklaris komence de tiu semajno, la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por infanoj.

« Infanoj estis mortigitaj dum li troviĝis en klasĉambro aŭ en sia lito. Ili perdis siajn gepatrojn, estis forkaptitaj, torturitaj, varbitaj kiel soldatinfanoj, seksperfortitaj kaj eĉ venditaj kiel sklavoj », substrekis Anthony Lake, ĝenerala direktoro de la Fonduso en komunikaĵo.

« Neniam en la freŝdata historio, li asertis, tiom da infanoj estis submetitaj al tiel drasta perforto ».

Tutmondo : Unicef  juĝas la jaron 2014 « detrua » por la infanoj

15 milionoj da infanoj rekte tuŝataj de la bataloj

Entute, laŭ Unicef, 230 milionoj da infanoj vivas en landoj aŭ areoj kiuj spertas armitajn konfliktojn, kaj 15 milionoj inter ili estas rekte tuŝataj de la bataloj, inkluzive tiuj, kiuj estas delokitaj aŭ rifuĝintaj.

Ili estas 7,3 milionoj en Sirio, inter kiuj 1,7 miliono estas rifuĝintaj en la najbaraj landoj, 2,7 milionoj en Irako aŭ 2,3 milionoj en CAR. En Sud-Sudano, 600 infanoj estis mortigitaj kaj pli ol 200 kripligitaj de la interna milito kiu daŭras de unu jaro kaj kiu ankaŭ elpeladis 750.000 infanojn.

Lernejoj kutime celitaj

Unicef taksas al pli ol 10.000 la nombron da soldatinfanoj varbitaj en la armitaj grupoj en CAR en 2014 kaj memorigas ke la lernejoj kaj malsanulejoj pli kaj pli fariĝas celoj, kiel en Sirio.

Ne forgesante, aldonas la Fonduso, la du monatojn da konflikto en Gazao pasintan someron, (538 mortigitaj infanoj, pli ol 3.370 vunditoj) aŭ la forgesitaj militoj kiuj plu detruas Afganion, orienton de la Demokratia Respubliko Kongo, Somalion, Nordon de Niĝerio aŭ Jemenon.

Unicef ankaŭ emfazas la « novajn minacojn » aperintajn tiujn pasintajn monatojn kiel la Ebola epidemio kiu okazigis milojn da orfoj kaj malhelpis kvin milionojn da infanoj kaj adoleskantoj plu studadi en Gvineo, Liberio kaj Siera-Leono.

http://www.bfmtv.com/international/l-annee-2014-jugee-devastatrice-pour-les-enfants-par-l-unicef-851443.html

https://www.youtube.com/watch?v=GNjqWp1ekRQ

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }