08/12/2014
Unua DNA-identigo konfirmas la morton de unu el la meksikaj malaperintaj studentoj. La karbigitaj restaĵoj estis elfositaj el rubejo kaj el rivero proksime de la urbo Iguala.
Unua DNA-identigo konfirmas la morton de unu el la 43 meksikaj malaperintaj studentoj. La karbigitaj restaĵoj estis elfositaj el rubejo kaj el rivero proksime de la urbo Iguala, en la Ŝtato Guerrero, kie la studentoj malaperis la 26an de septembro, verŝajne atakitaj de policistoj ligitaj al kartelo de drogŝakristoj, post verŝajna ordono de la urbestro.
« Estas necerte ke la 43 studentoj estis en Cocula kaj ke ili estis tie murditaj. La aŭtoritatoj devas ekspliki kie troviĝas la malaperintoj », precizigis la advokato Miguel Agustin Pro Juarez. Dum manifestacio en Meksikurbo, kie miloj da personoj postulis justecon, la porparolanto de la gepatroj, Felipe de la Cruz, eksplikis : « La grajno estas semita kaj la popolo de Guerrero pretas batali ĝis puno de la kulpuloj. » Sesdek personoj estas malliberigitaj pro tiu afero.