Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 septembre 2014 2 16 /09 /septembre /2014 16:27
Usono : Labourstart kampanjo : IKEA : Plibonigu la salajrojn,  proponu plentempan laboron

16/09/2014

Partenerece kun UFCW, la internacia sindikato de la laboristoj en nutrado kaj komerco, reprezentanta 1,3 milionon da laboristoj en la detala komerco kaj transformado de viando/kortobirdo.

Sekve al postulo de la salajruloj de IKEA, por plialtigo de siaj salajroj, la usona branĉo de tiu firmao konsentis pri altigo de la minimuma horsalajro en la celo respekti la minimuman vivnecesan salajron aplikeblan en ĉiu ŝtato.

Ekde la 1-a de januaro, la nacia averaĝo estos po 10,76 dolaroj hore.​

Tiu aranĝo iras konvene, sed implicas stagnadon de la salajroj de la spertaj dungitoj kiuj, malgraŭ longaj jaroj da servodaŭro estos, jen super tiu horsalajro kaj ricevos neniun salajran altigon, jen malsupre, kaj ricevos salajron reduktitan al la nivelo de komenca salajro, nuligante tiel iliajn profesiajn akiritajn rajtojn.

Investadi en kvalitajn laborojn, estas krei la kondiĉojn de pli bona akcepto de la klientaro, kaj tiel plibonigi la vendojn.

Pro tio la salajruloj kaj ties sindikatoj lanĉas kampanjon ĉe IKEA, postulante plentempan laboron por ĉiu salajrulo kiu tion deziras, kaj plialtigon de la salajroj por ĉiuj salajruloj, ne nur la novaj dungitoj. La dungitoj de IKEA instigas siajn kolegojn kaj klientojn en Nord-Ameriko kaj ĉiuj laboristoj en la tuta mondo esprimi sian solidarecon sendante la ĉi-suban mesaĝon :

Retmesaĝo :

Kiel laboristoj, konsumantoj, inter kiuj kelkaj klientoj de IKEA, ni opinias ke la plibonigo de salajroj de viaj dungitoj estigos kreskadon de viaj vendoj. Pro tio ni petas de IKEA ke ĝi proponu plentempan laboron por ĉiu dungito kiu tion deziras, kaj plialtigi la salajrojn de ĉiuj kunlaborantoj, ne nur la novaj dungitoj.

Usono : Labourstart kampanjo : IKEA : Plibonigu la salajrojn,  proponu plentempan laboron

Kampanjo en la angla, baldaŭ en Esperanto:

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2493

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }