Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 septembre 2014 1 15 /09 /septembre /2014 13:26
Hungario : la NROj, superrigardataj de la hungara registaro, manifestacias

15/09/2014

Pluraj NROj kolektis mil personojn en la centro de Budapeŝto sabaton posttagmeze.

« La defendo de la civiluloj, estas nia afero » (A civilek védelme a mi dolgunk!) asertis pluraj NROj inter kiuj Greenpeace, Amnesty International, TASZ, ktp., dum manifestacio kiu kolektis ĉirkaŭ mil personojn.

Tiuj NROj estas ĉiuj financataj de norvegia fonduso por disvolviĝo.

De printempe, la hungara registaro denuncas la « artifikan » monatribuan sistemon de tiuj fondusoj, profite al organizaĵoj kiuj kutime kontraŭas la registaron pri temoj kiel interalie homaj rajtoj kaj individuaj liberecoj.

Lundon, du asocioj taskitaj pri atribuo de la norvegiaj fondusoj - Ökotars kaj DemNet – estis traserĉitaj de la polico el impresa maniero.

Laŭ la registaro, temas pri fremda entrudiĝo en la nomo de « eksterlandaj aktivuloj », kiel ĵus kvalifikis ilin, la hungara ĉefministro. Laŭ opozicio, temas pri nova pruvo pri « putina » devojiĝo de Hungario kaj opinias ke bridante tiujn NROjn, Viktor Orban agadas nun kontraŭ la lastaj spacoj da libereco kiujn li ne ankoraŭ kontrolas.

Tiu ekstera monhelpo favore al la NROj ne estas anekdota ĉar en Hungario – samkiel en la aliaj landoj de centro kaj oriento de Eŭropo - la relativa pezo de la NROj estas tre grava pro la malgranda partopreno de la civitanoj en la publikaj aferoj.

http://www.hu-lala.org/les-ong-viseur-du-gouvernement-hongrois-manifestent/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }