Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 septembre 2014 2 16 /09 /septembre /2014 20:19
Kolombio : Labourstart kampanjo : malespera batalo por agnosko de laborakcidento

16/09/2014

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en la sektoroj de mino, energio kaj industrio en 140 landoj : nova forto de la tutmonda solidareco luktante por pli bonaj laborkondiĉoj kaj disvolviĝo de la sindikataj rajtoj en la tuta mondo.

En julio 2002, dum li laboris en uzino Tenaris-TuboCaribe en Turbako, Kolombio, Rubén Dario Montoya Obando koliziis kun tubo 8 metrajn longa ĉe la brusto. De tiam, li devis restadi plurfoje en malsanulejo. Li rekomencis la laboron dufoje sed liaj remalsaniĝoj motivigis lian maldungon.

Dum tiu tempo, Tenaris-TuboCaribe rifuzis al li ĉian monkompenson kaj la asekurkompanio SURA, rifuzas pagi al li invalidecan pension.

Ĉar li ne plu povis elteni la situacion, Rubén komencis malsatstrikon, en februaro 2012. Tenaris-TuboCaribe kaj SURA promesis revizii lian aferon, kondiĉe ke li haltigu ĝin, sed post la promesita revizio, informis lin ke sia opinio estas neŝanĝita.

Ĉagrenita kaj malespera, Rubén provis memmortigi sin en marto 2012.

En septembro samjare, tribunalo ordonis ke li estu reintegrigita en postenon adaptitan al sia fizika situacio, pagon de liaj salajroj de post la dato de la akcidento kaj pagon de invalida pensio.

Tenaris-TuboCaribe kaj SURA apelaciis tiun decidon, evitante ĉian pagon ĝis nova aŭdienco, kiu du jarojn poste, ne ankoraŭ okazis. La asekurkompanio kaj la dunginto plu rifuzas ĉian rajton al monkompenso kaj invalideca pensio.

Ĉar lia familio estas detruita kaj liaj lastaj esperoj frakasitaj, Rubén provis, unu plian fojon, memmortigis sin la 23an de aŭgusto 2014, en kampo malproksime de sia hejmo.

Retmesaĝo :

Ni postulas de Tenaris-TuboCaribe kaj de sia asekurkompanio, konformiĝi al la leĝa decido pagi la nepagitajn salajrojn kaj invalidecan pension ebligante Rubén kaj sia familio reanigi la kolombian socion kun digneco.

Kolombio : Labourstart kampanjo : malespera batalo por agnosko de laborakcidento

Labourstart kampanjo en la hispana, baldaŭ en Esperanto :

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2496

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }