Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 septembre 2014 1 22 /09 /septembre /2014 06:36

22/09/2014

Ampleksa manifestacio okazis kontraŭ entrudiĝo de Rusio en Ukrainio. Ĝi estas la unua organizita en Rusio de post la komenco de la konflikto, kaj ĝi kolektis dimanĉon plurajn milojn da personoj en la centro de Moskvo.

Grava defilado ekiris de la placo Puŝkin, en la centro de la rusia ĉefurbo, kaj paŝadis dum preskaŭ du horoj kriante « Ne al la milito en Ukrainio » kaj « stop mensogojn de Putino ».

Tiu « defilado por paco » kolektis plurajn « dekojn da miloj » da personoj laŭ unu el la organizantoj, Serguej Davidis. La polico, siaflanke, parolas pri 50.000 partoprenintoj.

Temas ja pri la unua ampleksa manifestacio kontraŭ la milito en Ukrainio de post la komenco de la konflikto, kiu kontraŭstarigas porrusajn separatistojn kaj ukrainiajn militistojn. Temas ankaŭ pri unu el la plej grandaj mobilizoj kontraŭ la prezidento Putino de post lia reelekto en 2012.

Alia « marŝado por paco » okazis tagon antaŭ la pridiskutita referendumo en Krimeo, kiu finatingis aneksadon de tiu ukrainia duoninsulo al Rusio. Sed tiu defilado ne kolektis tiom da partoprenintoj.

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2014/09/21/97001-20140921FILWWW00172-manifestation-a-moscou-contre-la-politique-du-kremlin-en-ukraine.php

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }