Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mars 2014 6 01 /03 /mars /2014 14:55

01/03/2014

Foto : Viro armita ne identigita en Krimeo

La ukrainia ministro pri Defendo akuzis sabaton Rusion ke ĝi antaŭnelonge sendis 6.000 kromajn soldatojn en Ukrainio-n. Li anoncis la starigon de la ukrainia armeo en krizega stato en la memstara regiono Krimeo.

La ukrainia registaro akuzas Rusion pri invado kaj agreso en Krimeo kaj asertas sabaton ke 6.000 soldatoj estis senditaj por helpo, kaj asertas ke ĝi ne lasos sin kuntreni en armitan konflikton.

Moskvo, kiu havas ŝipbazon en la duoninsulo, certigas ke ĝi konformiĝas al siaj akordoj kun Kievo. Pridemandita de ĵurnalistoj en Kievo, Ihor Tenioukh ne liveris pli ampleksajn detalojn.

Dekoj da viroj armitaj per kalaŝnikovaj fusiloj kaj kapuĉitaj, uniformvestitaj sed sen signo ebligante identigi ilin, stariĝis rande de la Krimea Parlamento en Simferopolo, konstatis siaflanke AFP sabaton matene.

Ankaŭ du mitraloj estis instalitaj por defendi la Parlamentan konstruaĵon. Por-rusa taĉmento jam kontrolis ĵaŭdon la Parlamenton, sed ne estis videble de ekstere.

 

Averto de Obama

Usono avertis Rusion vendredon, sur fono de militaj operacioj en Krimeo. Dum Ukrainio denuncas « rusan armitan invadon », respondeculo de Pentagono asertis ke « pluraj centoj da soldatoj » rusaj estis deplojitaj en la memstara respubliko.

« Ni estas profunde maltrankvilaj pri la informoj de trup-movadoj komencitaj de la Rusia Federacio en Ukrainio », deklaris la usona prezidento Barack Obama, el la Blanka Domo.

Li avertis Moskvo-n ke « Usono estos solidara kun la internacia komunumo por substreki ke estos kosto al ĉia milita interveno en Ukrainio »,

http://www.lacote.ch/fr/nosdossiers/crise-en-ukraine/articles/6000-soldats-russes-en-ukraine-selon-kiev-2883-1266701

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }