Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mars 2014 2 18 /03 /mars /2014 09:51

18/03/2014

Bildo: la Tataroj de Krimeo manifestacias kontraŭ la referendumo kaj la aneksado de la duoninsulo al Rusio, pasintan 8an de marto.

Hieraŭ, la loĝantaro de Krimeo voĉdonis per referendumo favore al aneksado al Rusio. Tio kaŭzis zorgojn ĉe la Tataroj. Jen la opinio de Zaur Smirnov, membro de Mejlis, reprezenta organizaĵo de la Krime-tataroj.

 

Kion vi opinias pri la referendumo, kiu okazis hieraŭ ?

Zaur Smirnov : Ĝi estas neleĝa laŭ ni. La Parlamento de Krimeo rapidis seninterrompe de preskaŭ du semajnoj, por ke tiu aneksado al Rusio realiĝu. Ili eĉ voĉdonis sendependecon de la duoninsulo antaŭ la referendumo. Almenaŭ, la Tataroj demonstris, ke ili ne partoprenos tiun spektaklon. Tiu balotado ne estas laŭleĝa, kaj ni konstatis multajn fraŭdojn. Ili provis subaĉeti nin proponante postenojn en la estonta registaro, metilernadon kaj statuson de regiona lingvo. Sed ni rifuzis.

 

Post aneksado de Krimeo al Rusio, kio okazos ?

Zaur Smirnov : Neniu kapablas scii, kaj ĉi tio plej maltrankviligas min. Sed mi elreviĝis. Depost la reveno de nia komunumo komence de la 1990-aj jaroj, en Krimeo, ni sukcesis rekonstruadi tiun regionon kaj rekrei ligojn unuj kun la aliaj. Tio estis malfacila, kelkfoje kun interpuŝiĝoj sed finfine ni transpasis ĉion kaj kreis komunan destinon. Hodiaŭ, la praaj venĝemoj, la apartiĝoj reaperas. Estos necese atentegi por eviti perfortajn eksplodojn. La homoj ludas per ekstreme danĝeraj mekanismoj.

 

Ĉu Krimeo povas sekvi saman vojon ol Kosovo aŭ Abĥazio?

Zaur Smirnov : Ne. Ni ne lasos nian duoninsulon travivi tian scenaron. Krimeo tute ne similas eks-Jugoslavio-n aŭ Abĥazio-n. Niaj diversaj naciminoritatoj interkompreniĝas kaj plu interparolas. Mi opinias, ke nia amo al Krimeo estos pli forta ol niaj disecoj. Tamen, tial ke la procezo estas komencita, mi timas, ke multaj Tataroj deziros foriri, interalie en Turkio. Multaj el ili deziras nek vivi en Rusio, nek fariĝi rusiaj civitanoj. Ili ankaŭ timas reprezaliojn. Morgaŭ, ni kunsidos por pripensi demarŝon kaj proceduron.

http://www.humanite.fr/monde/zaour-smirnov-ce-scrutin-n-est-pas-legal-561180

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }