Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 septembre 2014 6 13 /09 /septembre /2014 19:22
Meksiko : gajnas la miel-batalon

13/09/2014

Foto : abeloj laborantaj en abelujo. Dreef / iStock

La justico decidis ĉi-somere : la kultivado de transgena sojfabo estas malpermesita sude de Meksiko. Tiu verdikto rekompencas du jarojn da batalo plenumita de la surlokaj abelistoj. Ĝi agnoskas la infektadon de la mielo pere de la genetike modifita (GM) poleno de la agrokemia giganto Monsanto. Venko kiu nuligas la ekonomian minacon kiu pezis sur la eksportado de mielo de Jukatanio al ties ĉefa aĉetanto : Eŭropo.

Tio estas venko por la meksikaj abelistoj. Post du jaroj da batalo, ili gajnis justican proceduron por malpermesi kultivadon de transgena sojfabo.

Ĉi-somere, la tribunaloj de la tri Ŝtatoj de la duoninsulo Jukatanio deklaris ke produkto de mielo kaj kultivado de transgena sojfabo estas konflikta, pro la infektado de mielo pere de la poleno genetike modifita.

La permesiloj konsentitaj al Monsanto por surmerkatigi la sojfabon RoundupReady (sojfabo genetike modifita por rezisti al la herbicido Roundup) en tiu regiono do estas nuligitaj.

La mobilizado de la abelistoj de Jukatanio datiĝas de 2012. Tiun ĉi jaron, Germanio resendis meksikan mielon « infektitan » per poleno GM.

Tiam, la abelistoj timis ke la eŭropa merkato fermiĝu. Efektive, Eŭropa Unio havas striktan regularon pri ĉeesto de GMO en la mielo.

90% el la mielo eksportata al Eŭropo

La ekonomia danĝero estis reala. Meksiko estas la tria tutmonda eksportisto de mielo. Kiel unua regiona produktisto de la lando, la duoninsulo Jukatanio eksportas 90% el sia mielo al Eŭropo. 20.000 abelistoj, pliparte majaaj kamparanoj, riskis tiel perdi gravan monrimedon.

Samjare, Monsanto tamen ricevis permeson plantadi 230.000 hektarojn da sojfabo GMO en la lando. Eĉ kontraŭ la opinio de spertuloj de la ministrejo pri Medio. Tiuj ĉi alarmis la aŭtoritatojn pri la neevitebla infektado de la mielo pere de la poleno GMO, kiam la abeloj kolektas la polenon de sojfabfloroj.

Organizaĵoj de kultivistoj kaj abelistoj, kun apogo de Greenpeace, lanĉis ekde 2012 serion da justicaj proceduroj. Ili profitis subtenon de multaj sciencistoj kiuj subskribis malferman leteron kontraŭ la kultivo de sojfabo GMO. Tiu ĉi alarmis ankaŭ pri la danĝeroj pri sano de la glifozato, aktiva substanco de la herbicido Roundup vendata kun la sojfabo GMO, kontraŭ la populacio de abeloj.

Progreso por la rajtoj de la indiĝenaj popoloj

« La mobilizado kontraŭ la sojfabo GMO estas parto de forta meksika opozicio al GMO, ligita al la defendo de la tradiciaj variaĵoj de maizo, kontraŭ la transgena maizo de Monsanto », eksplikas Jean Foyer, sociologo.

Tiu juĝo signas ankaŭ progreson en agnosko pri la rajtoj de la majaaj komunumoj. La juĝisto de Jukatanio scipovis akiri de la ministrejo de Agrikulturo ke ĝi konsultu la kamparanojn antaŭ ĉia nova permeso pri kulturo de sojfabo GMO sur ilia teritorio. Kaj tio, konforme al la rajtoj de la indiĝenaj popoloj agnoskitaj de la meksika konstitucio kaj de la Konvencio 169 de la Internacia Organizaĵo pri la Laboro, ratifikita de Meksiko.

http://www.novethic.fr/empreinte-terre/agriculture/isr-rse/ogm-le-mexique-remporte-la-bataille-du-miel-142761.html?utm_source=dlvr.it&utm_medium=twitter

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }