Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 septembre 2014 5 12 /09 /septembre /2014 12:02
Peruo/Kolombio : Labourstart kampanjo : Prosegur devas denunci la minacojn kaj perfortojn kontraŭ la sindikatistoj

12/09/2014

Partnerece kun UNI, kiu reprezentas 20 milionojn da laboristoj kunigitajn en 900 sindikatoj de la sektoro de servoj tra la mondo.

Helpu nin akiri justecon por Luis Cardenas – sindikata gvidanto ĉe Prosegur, viktimo de abrupta, perfortega agreso, apud sia hejmo en Peruo.

Survoje al sia laboro en la hispana firmao pri sekureco, Cardenas estis perforte frapita ĉe la kapo per ŝtono. Tiu atako, krima, malkuraĝa kaj anonima necesigis hospitaligon.

La atakanto ŝtelis nenion el ties personaj havaĵoj, sugestante ke la motivo simple rilatis al lia rolo de sindikata aktivulo.

Unu monaton antaŭe, broŝuroj entenantaj kalumnian kontraŭsindikatan propagandon estis disdonitaj al la personaro de Prosegur, false akuzante Luis ke li ŝtelis monon de la sindikato.

Ni vidis similajn domaĝajn broŝurojn disdonitajn en aliaj establaĵoj Prosegur en Kolombio sed la firmao neas ĉian respondecon kaj asertas ke ĝi ne konas la kulpintojn.

Tiaj kalumniaj kaj malnobligaj publikaĵoj endanĝerigas laboristojn de Prosegur, sed la firmao plu permesas ilian disdonadon en siaj lokoj.

Kuniĝu al UNI petante de Prosegur publike denunci ĉiajn formojn da minaco kaj perfortoj kontraŭ la membroj de la sindikatoj kaj ĝia personaro, kaj malhelpi la disdonadon de iu ajn materialo instigante al perforto.

Kunkune, ni povas akiri kontentigon favore al Luis Cardenas.

Retmesaĝo :

S-ino Helena Revoredo Delvecchio, Prezidantino de Prosegur kaj S° Christian Gut Revoredo, Ĝenerala Direktoro de Prosegur.

Minacoj kaj perfortoj kontraŭ sindikatistoj en Peruo kaj Kolombio.

Sinjorino, Sinjoro,

La ĝenerala sekretario de laborista sindikato de Prosegur en Peruo, Luis Cardenas Velasquez, estis abrupte agresita dum li forlasis sian hejmon, survoje al la laboro. Luis suferis vundon kiu necesigis enhospitaligon kaj suturaĵojn. Anonimaj kalumniaj flugfolioj ankaŭ estis disdonitaj en laborlokoj, akuzante lin ke li ŝtelis sindikatan monon.

Tiuj akuzoj estas falsaj, kaj endanĝerigas Luis kaj aliajn sindikatajn gvidantojn. Similaj broŝuroj estis disdonitaj en Kolombio. Ĉu en Kolombio, ĉu en Peruo, Prosegur neas ĉian respondecon kaj asertas ke ĝi ne konas la aŭtorojn de tiu propagando.

Tamen, iliaj direkcioj permesis ĝian disdonadon en la lokoj de la firmao. Ni insiste petas ke la firmao ĉesigu tiujn agadojn kiuj endanĝerigas ties dungitojn.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }