14/09/2014
Je preskaŭ sepdekjaraĝa, la simbolo de la indiana rezistado travivis 38 jarojn en malliberejo, post falsita proceso neniam reviziita.
La subtena komitato deziras varbi faman advokaton por konvinki la prezidenton Obama ke li koncedu « prezidentan pardonon ». Ili devas rikolti 50.000 dolarojn en la du venontaj semajnoj.
(…)
Dum sia tuta vivo, Leonard Peltier senĉese luktis kontraŭ neegalaĵoj, maljustaĵoj kaj rasismo plu ekzistantaj kontraŭ la indianaj loĝantoj.
La statistikoj estas klaraj : « 65% da senlaboreco, 35% da alkoholismo, mortado kaŭzita de ftizo kaj aliaj infektaj malsanoj preskaŭ trioble supera al la cetero de la usona loĝantaro, sepoble pli da tempo trapasita en malliberejo ol la aliaj etnaj grupoj. Tra la lando, tiu popolo plu estas la plej malriĉa inter la malriĉuloj. » (…)
La afero : http://en.wikipedia.org/wiki/Leonard_Peltier
Simbolo de la indiana rezistado kontraŭ subpremo
(…)
Malliberigita en Coleman, Florido, li suferas pri multaj sanproblemoj. Liaj kondiĉoj de mallibereco ne domaĝas la aferon : dum sia lasta translokado, li estis perforte draŝita de siaj kunmalliberuloj.
Malgraŭ sia zorgiga sanstato kaj sia ekzempla teniĝo – li pentras, skribas tekstojn – li estas lokita en izoliteco.
Eĉ pli grave, liaj provosoj rifuzas al li aliron al liaj medikamentoj kontraŭ diabeto, tamen vivnecesaj.
Peticio : http://www.leonardpeltier.info/petition