Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juin 2014 7 01 /06 /juin /2014 13:37
Rusio : arestado de du aktivulinoj dum la samseksema fiero en Moskvo

01/06/2014

Kore de Moskvo ĉi-jare, aktivuloj ankaŭ defiladis en malnova veturilo kun koloroj de ĉielarko, disvastigante Conchita Wurst plensone…

Malgraŭ etoso perforte homofobia kuraĝigita de la leĝo kriminaligante la « reklamon pri netradiciaj seksrilatoj » al neplenaĝuloj, aktivuloj GLATI kolektiĝis pasintan sabaton por protesti antaŭ la moskva urbodomo.

Kelkajn tagojn antaŭe, la aŭtoritatoj strikte malpermesis al la asocioj GLATI ke ili kolektiĝu, kaj tio por la naŭa sinsekva jaro.

DU AKTIVULINOJ ARESTITAJ DUM LA MANIFESTACIO

Dum la kolektiĝo, du virinoj estis kondukitaj ĉe la policejon. Temis pri la ĵurnalistino kaj aktivulino Elena Kostiuŝenko kaj ties koramikino, kiuj estis arestitaj de la policistoj tial ke ili svingis ĉielarkajn flagojn.

La ĉeestantaj aktivuloj GLATI tamen povis konstati kun kontentiĝo ke la nov-naciismaj grupoj ne akceptis ilin, male al la pasintaj jaroj : « Ili do laciĝis antaŭ ni, tio estas en si mem venketo kontraŭ malamego kaj netoleremo », asertas la aktivulo Nikolaj Alekseev.

ĈIELARKAJ FLAGOJ KAJ « RISE LIKE A PHOENIX »

Ĉi-okaze, Nikolaj Alekseev ekhavis la ideon kun Vadim kaj Sonja, du aliaj aktivuloj, uzadis malnovan veturilon por defiladi sur la stratoj proksime de la urbodomo elsendante la kanzonon de Conchita Wurst, Rise Like A Phoenix. Se la ellaso de balonoj, antaŭvidita ĉe la preterpaso de la veturilo okazis iom tro frue, la defilado per veturilo sur kiu stariĝis pluraj ĉielarkaj flagoj, elsendante plensone la kanzonon kiu gajnis Eŭrovido-n, tute bele aspektis :

« Tiu agado, estas sintezo de tiu lando, eksplikis Nikolaj Alekseev al Vincent, partoprenanto veninta el Francio. Malnova rusa veturilo kiun oni sukcesas refunkciigi, muziko kiu elsendiĝas el malnovaj transistoroj 40- jaraĝaj kaj plu funkciantaj, vodko por kuraĝigi sin, nu multe da amikeco inter ni. Ni tiom amuziĝis preparante la eventon kiom travivante ĝin. Nur la streĉo malsimilis. Estis tamen elreviĝo ne povante organizi la ellason de balonoj kaj flagoj antaŭ la Urbodomo. Ironie, ili ĉeestis sur la placo Majakovka, tiu placo kie de pluraj jaroj, la opozicio provas organizi manifestacion la 31an de ĉiu monato.

http://yagg.com/2014/05/31/arrestation-de-deux-militantes-lors-de-la-gay-pride-de-moscou/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }