Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juin 2014 7 01 /06 /juin /2014 20:30

01/06/2014

Dekoj da vunditoj, pli ol cent arestadoj… La Ĉefministro Erdoğan avertis, ke li ne toleros kolektiĝon okaze de la unua datreveno de la komenco de la manifestacioj de Gezi. 25.000 policistoj kaj 50 akvo-kanonoj estis deplojitaj sabaton nur en Istanbulo.

«Vi ne povos iri tien, kien vi estis pasintjare. La polico ricevis instrukciojn kaj aplikos ilin», avertis la Ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan, komence de la tago.

Post-tagmeze, la parko Gezi, kiu estis la kerno de la manifestacioj pasintan jaron, estis ĉirkaŭbarita de la policistoj, dum grupetoj de protestantoj organizis sid-manifeston antaŭ la ĉefa enirejo de la parko.

Vespere en Istanbulo, sed ankaŭ en Ankaro kaj Andano interalie, la policistoj perforte disigis la milojn da manifestaciantoj, ĉefe kolektiĝintaj apud la piediranta strato Istiklal, ne malproksime de la placo Taksim.

Ankaŭ civilvestitaj viroj armitaj per klaboj partoprenis la subpremon sur la stratoj de Istanbulo, starigante multajn demandojn pri ilia deveno, kaj ilia laŭleĝeco, ĉar la policistoj devige surhavu videblajn matrikulojn.

Kvankam la evento antaŭvidita en la parko, por memorfesti la komencon de la «eventoj de Gezi» la 31an de majo 2013 ne okazis, kelkaj manifestaciantoj tamen povis marki la daton en kelkaj kvartaloj de Istanbulo per kaserolaj koncertoj, piroteknikaĵoj, ellaso de kolomboj aŭ maldormado kun kandeloj.

Trankvilo revenis en Istanbulo malfrue en la nokto, sed aliaj manifestacioj eble okazos ĝis la 15a de junio, dato kiam dekoj da miloj da policistoj «malplenigis» la parkon Gezi, kaj elpelis la manifestaciantojn pasintan jaron.

http://balkans.courriers.info/article25005.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }