Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mai 2014 6 31 /05 /mai /2014 21:41
Tutmondo : la sindikataj gvidantoj anoncas sian engaĝiĝon en lukto kontraŭ la klimata ŝanĝo

31/05/2014

Foto : flagrubando : « Klimataj rifuĝintoj »

Pli ol 50 sindikatoj reprezentantaj milionojn da laboristoj aniĝis al la movado por klimata agado dum la 3a tutmonda Kongreso de la Internacia Sindikata Kongreso (ISK), en Berlino. La aniĝo al agado por klimata justico markas la lanĉon de tutmonda mobilizado favore al akordo pri klimato en Parizo en 2015.

La sindikatoj partoprenas agadon « Unions4Climate » mobiliziĝante por garantii ambiciajn engaĝiĝojn de la registaroj, partopreni al dialogo en la celo plani industrian transformon, certigi justan transiran aranĝon, kaj organizi la laboristojn en « verdaj » postenoj por garantii decan laboron kaj sindikatan kreskadon.

Studaĵoj kondukitaj de ISK mencias ke 48 milionoj da laborpostenoj povus esti kreitaj en nur 12 landoj. En Germanio, ĝis 400.000 novaj laborpostenoj estis kreitaj en la sektoro de renoviĝantaj energioj en apenaŭ du jaroj.

Brian Kohler, Direktoro por daŭripova disvolviĝo en IndustriALL, deklaras ke la klimata ŝanĝo minacas ĉion, kion la sindikata movado ĉiam defendis.

Tiuj, kiuj provas eviti agadon pri la klimata ŝanĝo subpremis la laboristojn dum jardekoj. Justa transiro al pli ekologiaj laborpostenoj estas ŝlosilo por ebligi daŭripovan estontecon.

Tutmondo : la sindikataj gvidantoj anoncas sian engaĝiĝon en lukto kontraŭ la klimata ŝanĝo

La 3a tutmonda kongreso de ISK en Berlino dediĉis novan premion de sindikata agado por klimata justico memore al Dorje Khatri, gvidanto de la sindikato de ŝerpoj kaj vic-prezidanto de la GEFONT. La jara premio estos aljuĝita de la ĝenerala konsilio de ISK.

Dorje Khatri, arda batalanto pri klimata lukto, mortis en tragika akcidento, dum li laboris sur Everesto.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/nepalo-la-serpoj-minacas-cesigi-la-grimpadon-de-everesto.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }