Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mars 2014 6 01 /03 /mars /2014 18:45
Britio : retkameraoj de milionoj da uzantoj trarigarditaj

01/03/2014

La brita sektreta servo "Government Communications Headquarters (GCHQ)" estas je origino de tiu spionado, kun helpo de sia usona samservo NSA. La grupo Yahoo! konigis sian koleron, elvokante « senprecedencan nivelon pri malobservado de la privata vivo » de ties uzantoj.

Preskaŭ ĉiusemajne, ni ekscias kvanton da riveladoj pri la spion-sistema amplekso ellaborita de NSA. Ĉi-ĵaŭdon, la brita ĵurnalo The Guardian kiu unu plian fojon baziĝas sur dokumentoj malkaŝitaj de la informadikisto Edward Snowden, asertas ke la usona spionservo helpis sian britan samservon GCHQ interkapti kaj stokadi la retkameraajn bildojn de milionoj da uzantoj de Yahoo!. En sesmonata periodo, en 2008, tiu programo nomita « Optic Nerve» ebligis kolekti fiksajn bildojn de video-interparoladoj de pli ol 1,8 miliono da uzantoj de Yahoo!-kontoj ĉie en la mondo.

« Optic Nerve », plu aktiva en 2012, celis aparte la komunikad-servojn de Yahoo! ĉar la brita servo rimarkis ke kelkaj el ties celitaj individuoj uzis ilin por interŝanĝi informojn : ili « senorde » kolektis bildojn, ĉu la retanoj estas suspektindaj aŭ ne, kaj stokis po unu bildon ĉiujn kvin minutojn. Kiu estis la anoncita celo ? eksperimenti la aŭtomatan vizaĝan rekonon por spioni eventualajn celitajn individuojn de GCHQ, sed ankaŭ por malkovri novajn.

« La plej kvalitaj bildoj estas tiuj, en kiuj la persono estas fronte al la kamerao kun la vizaĝo rekte staranta », eĉ priskribas unu el la dokumentoj de GCHQ menciita de The Guardian. La uzado de tiuj datumoj pasis per informadikilo de NSA, sed la dokumentoj al kiuj la ĵurnalo aliris ne precizigas ĝis kia grado la usona agentejo aliris la informojn kolektitajn pere de la retkameraoj.

Yahoo! asertas ke ĝi ne estis informita

Inter la problemoj spertitaj de la brita agentejo, aparte estas la « mastrumado de granda kvanto de komunikaĵoj eksplicite seksaj ». Laŭ interna dokumento de GCHQ, ili reprezentas inter 3 kaj 11% el la kolektitaj bildoj, kaj se la agentejo strebis konservi ilin ekster-rigarde de ties personaro, la detektiloj pri nudeco ne estis sufiĉe efikaj por interkapti ĉiajn tiklajn bildojn.

Kolera, la grupo Yahoo! konigis ke se tiuj informoj estas veraj, ili « konstituas senprecedencan nivelon de malobservado pri la privata vivo de niaj uzantoj, kio estas tute neakceptindaj ». « Ni ne estis informitaj kaj ne toleros » tiun agadon, aldonis porparolanto de la grupo, petante de « la registaroj el la tuta mondo reformi la leĝaron pri spionado por ke ĝi estu en akordo kun la principoj kiujn ni prezentis en decembro ».

Ok gigantoj de Interreto lanĉis pasintan decembron alvokon por ke la usona prezidento Barack Obama enkadrigu la praktikojn de spionado, ĉar la riveladoj de Snowden multe makulis ilian reputacion ĉe la interretanoj.

Dum tiuj tri lastaj monatoj, pluraj ĵurnaloj, inter kiuj The Guardian, ankaŭ rivelis ke NSA kaj GCHQ kolektas la datumojn venantajn de poŝtelefonaj aplikadoj kiel Angry Birds, kaj ke tiuj agentejoj enŝoviĝis en platformojn de retludoj kiel World of WarcarftSecond Life en la celo rekruti agantojn kaj malkovri teroristojn… aŭ ke la NASA kapablas enŝoviĝi en la komputilojn eĉ kiam ili ne estas konektitaj al interreto, aparte por difektadi tie la datumojn.

http://www.lefigaro.fr/international/2014/02/27/01003-20140227ARTFIG00405-les-webcams-de-millions-d-utilisateurs-yahoo-sous-surveillance.php

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }