Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mars 2014 7 02 /03 /mars /2014 16:11

02/03/2014

Ŝajnas ke Kremlo puŝas Ukrainion al katastrofo. Post pluraj tagoj da militaj gestadoj, en kiuj aperis misteraj « armitaj viroj » por ekpreni la kontrolon de publikaj konstruaĵoj en Simferopolo, ĉefurbo de Krimeo, kaj flughavenoj, post alveno de specialaj trupoj el maro kaj aero en Sebastopolo, la rusia ministrejo pri eksterlandaj aferoj akuzis Kievon, ke ĝi minacas la duoninsulon.

La 1an de marto, la eventoj delokiĝis momenton ekster Krimeo. En Ĥarkovo, granda urbo oriente de la lando, manifestaciantoj malfavoraj al la nova potenco, apogitaj de policistoj, alsturmis la konstruaĵon de la regiona administracio, raportas la ukraina sendependa novaĵ-agentejo Unian. « je la krioj de Nazioj !, la agresintoj elpeladis la aktivistojn de EŭroMajdan kiuj okupis la lokojn ». La afero ne okazis trankvile, ĉar oni nombras almenaŭ 97 vunditojn. Kelkaj informfontoj eĉ raportas pri pafoj kaj mortoj.

Laŭ la reta televid-kanalo Espreso TV, similaj incidentoj ŝajne okazis en aliaj orientaj urboj, kiel Donecko (domajno de la eks-prezidento Ianukoviĉ) kaj Mariupol.

 

« Rusio deklaras militon al Ukrainio »

Sed post-tagmeze, novaĵo eĉ pli alarma ekaperis : la Ŝtatdumo de Rusia Federacio permesis al Vladimir Putin rekte interveni en Ukrainio-n kaj deplojadi « la armitajn fortojn de la Federacio sur la Ukrainia teritorio ĝis kiam la politika kaj socia situacio ree fariĝos normala en la lando », precizigas Kyiv Post.

Laŭ ukrainia retĵurnalo Oukraïnska Pravda, neniu dubo plu estas, « Rusio deklaras militon al Ukrainio ».

« Sabaton 1an de marto, Putin deklaris militon al Ukrainio. Matene, la memproklamita prezidento de la Krimea konsilio de ministroj petis helpon de sia rusia samrangulo por restarigi pacon kaj ordon en la memstara respubliko. Putin reagis per fulma rapideco. »

Ĉio nun povas okazi. Efektive, kiel substrekas la ĵurnalo de Lviv Vysoky Zamok, la plej radikaluloj de « Pravy Sektor », ekstremdekstra movado, kiu partoprenis al ĉiuj alfrontiĝoj sur Majdan kaj kiu estas aparte instalita okcidente de la lando, « proklamis ĝeneralan mobilizadon kaj alvokas je armiloj ».

« La movado ordonis al ĉiuj siaj trupunuoj tuj mobiliziĝi kaj sin armi kaj, laŭ la specifa situacio, kunordiĝi kun la armitaj fortoj, la Sekureca servo kaj la ministrejo pri Internaj aferoj. » Neniam la minaco pri interna milito estis tiom minacanta en Ukrainio.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/03/01/la-marche-vers-la-guerre

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }