Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juillet 2013 3 03 /07 /juillet /2013 12:17
Pollando : skistogaso, daŭra batalo inter kamparanoj kaj la kompanio Chevron

03/07/2013

En la vilaĝo Żurawlów, alfrontiĝo inter la kamparanoj, la usona mulnacia firmao Chevron (ŝevro) kal la lokaj aŭtoritatoj daŭras.

La kaŭzo : ekspluatado de skistogaso fare de Chevron kaj hidraŭlika fendado, kiu senigus ĉiujn loĝantojn je trinkebla akvo.

Antaŭ du jaroj, la kamparanoj jam batalis, en tiu sama regiono (komunumoj de Grabówiec, Zurawlow kaj Miączyn) kontraŭ la usona firmao kiu deziris ekspluati liajn kampojn .

Pro manko de permeso kaj oficialaj dokumentoj, la usona firmao rezignis.

Chevron nun revenas, malgraŭ la protestoj de la loĝantoj

La pollanda registaro pri medio permesis Chevron-n plenumi studaĵon pri tertremo, sur terenoj ludonitaj de la multnacia firmao al kelkaj kamparanoj. 2,7 hektaroj estas koncernataj ĝis nun.

Chevron estas proprietulo de parcelo en la komunumo Grabówiec, de la 6a de decembro 2007. La kompanio havas permeson plenumi studadon pri tertremo ĝis la 6a de decembro 2013. kontraŭe, la borad-permeso estis nuligita en junio 2012. (informfonto : la surlokaj kamparanoj)

Laŭ la loĝantoj de la vilaĝo, tio estas unua etapo, antaŭ borado. Ili viglege protestis ; kelkaj estis vunditaj. Barbara Siegienczuk, fama rolulo en la protestado, estis renversita de kamiono de Chevron. Ŝi estas nun en malsanulejo.

La kamparanoj tranoktas sur siaj kampoj, en la celo malhelpi Chevron plenumi ĝisfine sian projekton. Ili estas pli ol cent kvindek kiuj protestas, la tutan noktotagon, kaj petas de siaj najbaroj ke ili subtenu ilin, kunportante pli da veturiloj kaj traktoroj por bloki la multnacian firmaon. Ili ne timas la arestadojn kaj pretas batali ĝisfine. Senesperaj, ili starigis tendojn por instaliĝi sur siaj teroj.

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }