Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juillet 2013 2 02 /07 /juillet /2013 14:31
Maroko/Hispanio : Stop perfortojn ĉe la landlimoj

02/07/2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-maroko-hispanio-pli-ol-90-migrantoj-mortis-en-du-semajnoj-inter-maroko-kaj-hispanio-112239755.html

La 11an de marto, cento da personoj devenantaj de diversaj afrikaj landoj (Gabono, Kameruno, Burkino, Gvineo, Ĉado kaj Senegalo) provas transiri la landlimon inter Maroko kaj la hispanan enklavonMelilla por eniri Eŭropan Union.

La kunkuna interveno de Civilgardio kaj marokaj kunfortoj transformiĝas al perforta draŝado. : « Ili uzis ŝtonojn kaj ferklabojn » - denuncas la migrantoj, kiuj estas pelitaj sur la marokan teritorion.

Kelkajn tagoj poste, la 16an de marto, la vunditaj migrantoj atingas improvizitan kampejon en la arbaro Gurugu, apud Beni Ensar, en Maroko. Unu el la vunditoj – Klemento, kameruna civitano kiu estis arestita, frapita kaj transportita ĉe la hospitalo de Nador – mortas sub iliaj okuloj : la ambulanco ne alvenis ĝustatempe.

La filmo – El tiu sperto naskiĝis la protest-filmo « # 9 » - kiel la numero printita sur la ĉemizo de Klemento – kaj kampanjo « 9 – Stop perfortojn ĉe la landlimoj », celante denunci la represion suferitan de la migrantoj fare de la marokaj aŭtoritatoj kaj la partopreno de hispanaj abomenindaĵoj ĉe la landlimo de Melilla.

La grupo pri defendo de homaj rajtoj ankaŭ postulas komencon de oficiala enketo pri la cirkonstancoj de la morto de Klemento kaj de ĉiuj aliaj migrantoj kiuj mortis en la hispanaj enklavoj en Afriko.

"# 9" (9 kiel centravanulo), estas la kodo ke tiuj migrantoj uzadas por elvoki la senŝanceliĝo de tiuj, kiuj forlasas sian familion, spitas varmon, malvarmon, skorpiojn kaj serpentojn en la Sahara dezerto por necerta aventuro en nekonata teritorio.

Tiuj malgajaj bildoj esprimas la konfuzegon de afrika junularo forlasita al malnoblaj kalkuloj de politikaj homoj malhonestaj kiuj ostaĝigas sian landon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }