Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 août 2013 1 12 /08 /août /2013 17:05
Hungario : morto de la nazia militkrimulo Laszlo Csatary

12/08/2013

La hungara militkrimulo Laszlo Csatary, akuzita pri kompliceco en la morto de pluraj miloj da judoj dum la dua mondmilito, mortis je 98-jaraĝa. Li estis retrovita antaŭ precize unu jaro fare de riportistoj de SUN en Budapeŝto kie li vivis sub sia vera identeco.

Li estis la nazia krimulo plej persekutita en la mondo. Li mortis pro pneŭmonio sabaton en hospitalo de Budapeŝto. Mortokondamnita pro kontumaco en 1948 en Ĉekoslovakio, li rifuĝis en Kanado poste en Hungario, post la malkaŝo de lia identeco fare de la aŭtoritatoj en 1995.

Tiu eks-ĉefo de la hungara polico en la getto de Kosice, estis akuzita pri kompliceco en la morto de 15.700 judoj kiujn ili traktis kruele, vipante la virinojn kaj trudante ilin fosi tranĉeojn per nudaj manoj.

Li estis retrovita je 97-jaraĝa, en julio 2012, dum li trankvile vivis en Budapeŝto de antaŭ 17 jaroj, sub lia vera identeco.

En moderna konstruaĵo de la 17a jarcento, monduma kvartalo el la hungara ĉefurbo, figuras du nomojn sur leterkesto : « Csatary/Smith ».

En marto, slovaka tribunalo mildigis la mortokondamnon al ĝismorta mallibereco.

En aprilo 2012, la Centro Simon-Wiesenthal, je la nomo de la fama naziĉasisto, aŭstria judo mortinta en 2005, kaj kies enketoj en la tuta mondo ebligis retrovi dekojn da naziaj krimuloj, situis Laszlo Csatary ĉekape de la listo de naziaj militkrimuloj plej persekutitaj en la mondo.

http://www.humanite.fr/monde/mort-du-criminel-de-guerre-nazi-laszlo-csatary-547194

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }