Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mai 2013 2 07 /05 /mai /2013 22:27
Hispanio : memmortigo antaŭ elpelo

07/05/2013

Viro estis malkovrita pendumita en sia hejmo en Barcelono lundon, ĉe la momento kiam li devis esti elpelita el sia hejmo, verŝajne memmortigo kiu aldoniĝas al pluraj aliaj en tiu lando draste frapita de senlaboreco.

La persekutisto « venis ĉi-matene procedi elpelon en la strato Rosellon kaj malkrovris la korpon de viro » kvardek-jara pendumita, indikis la supera tribunalo pri justice en Katalunio.

La katalunia polico komencis enketon pri la morto de tiu viro kaj « ĉio ŝajne montras ke temas pri memmortigo », precizigis porparolanto de la polico.

Laŭ la tribunalo, la elpelo esti decidita ĉar la viktimo malfruiĝis por pago de luprezoj.

Simboloj de krizo en Hispanio de post eksplodo de la financa veziko en 2008 kaj eksplodo de senlaboreco, la elpeladoj de troŝuldantaj proprietuloj kaj luantoj starigis indignecon en la lando, akrigitan pro memmortigoj de pluraj personoj baldaŭ elpelataj.

La deputitoj alprenis la 18an de aprilo, kun la solaj voĉoj de la dekstra reganta partio, leĝon supozatan limigi la elpelojn de troŝuldantaj familioj, kies nombro eksplodis pro la krizo, sed juĝitan ege nesufiĉan de la asocioj kiuj denuncas la influon de la financa sektoro.

La teksto devus esti alprenita merkredon de la Senato kie la Popola partio de la registara ĉefo Mariano Rajoy estas ankaŭ plimulta.

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2013/05/06/97001-20130506FILWWW00647-espagne-suicide-avant-une-expulsion.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }